• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-13 17:48:49    
Pinta kunveno por plifortigi strategiajn rilatojn inter Hindio kaj Eǔropo

cri

La 13-an de oktobro en la finnlanda ĉefurbo Helsinko, okazas la 7-a Pinta Kunveno inter Hindio kaj Eǔropa Unio. La publika opinio montris, ke pro tio, ke antaǔ 2 jaroj Hindio kaj Eǔropa Unio jam eksplicite starigis inter si la strategiajn partnerajn rilatojn, la du flankoj nepre prenos konkretajn agadojn en ĉi-foja pinta kunveno por plifortigi la rilatojn.

En ĉi-jara pinta kunveno, hinda ĉefministro Manmohan Singh kaj Matti Vanhanen, ĉefministro de Finnlando, la deĵoranta prezidanta lando de Eǔropa Unio, faros profundan interkonsiliĝadon pri la duflankaj rilatoj kaj multaj regionaj kaj internaciaj problemoj. Ankaǔ Jose Manuel Barroso, prezidanto de la Komisiono de Eǔropa Unio, kaj Javier Solana, altaranga delegito de Eǔropa Unio pri diplomatiaj kaj sekurecaj politikoj, ĉeestos al la kunveno. La ĉefaj temoj de la pinta kunveno koncernos kontraǔterorisman batalon, disvolvadon de la duflankaj komercaj kaj investaj rilatoj, kunlaborojn en la energia kaj sciencteknika kampoj, praktikan plifortigon de la duflankaj strategiaj partneraj rilatoj, reformadon de Unuiĝintaj Nacioj, konstantan membrecon de Hindio en la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj kaj la mezorientan situacion. Krome, Hindio deziras, per ĉi-foja pinta kunveno, havigi al si subtenadon de ĉiuj landoj de Eǔropa Unio pri la Interkonsento de Civila Nukle-teknologia Kunlaborado inter Hindio kaj Usono. Nuntempe Britio, Francio kaj Germanio respektive esprimis sian subtenon al la interkonsento, tamen Finnlando, Norvegio kaj Svedio, membroj de nukle-provizaj landoj, ankoraǔ ne esprimis sian sintenon.

La mekanismo de la jara pinta kunveno de la gvidantoj de Hindio kaj Eǔropa Unio komenciĝis en 2000. De tiam la rilatoj inter Hindio kaj Eǔropa Unio, surbaze de la tradiciaj komercaj kaj ekonomiaj rilatoj, disvolviĝis en ĉiuj kampoj, kaj eĉ strategie profundiĝis kaj altiĝis. Analizistoj montris, ke la pluapaŝa disvolviĝado de la rilatoj inter Hindio kaj Eǔropa Unio konformas al la strategia bezonado de ambaǔ flankoj.

Disvolvi rilatojn kun Eǔropa Unio estas grava konsistiga parto de la diplomatiaj politikoj de Hindio. Nuntempe Eǔropa Unio ludas gravan rolon en la monda politika kaj ekonomia strukturo. Ambaǔ Britio kaj Francio estas konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj. Ankaǔ Germanio estas grava lando. Tial disvolvi rilatojn kun Eǔropa Unio, precipe kun Britio, Francio kaj Germanio, konformas al la strategiaj interesoj de Hindio, kiu klopodas fariĝi granda lando de la mondo. Hindio deziras subtenojn de Eǔropa Unio en siaj fariĝo de konstanta membro de la Sekureca Konsilio kaj subskribo de la interkonsento pri nuklea kunlaborado kun Usono. Por Eǔropa Unio, la rilatoj inter Hindio kaj Eǔropa Unio havas longan historion. Tamen en la lastaj jaroj la rilatoj inter Hindio kaj Usono akiris grandegan progreson. Do plifortigi rilatojn inter Hindio kaj Eǔropa Unio havas grandegan realan signifon.