• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-16 17:01:11    
Franca leĝprojekto pri "armena masakro" kaŭzis disputon

cri

Antaŭ nelonge la franca Nacia Asembleo pasigis leĝprojekton pri "armena masakro". Tio kaŭzis disputon danĝerigantan la rilatojn inter Turkio kaj Francio. En Turkio ne nur la registaro esprimis fortan oponon, sed ankaŭ popolanoj organizis kampanjon kontraŭ francaj varoj en la tutlando.

La "armena masakro" fontis el la armena registaro, kiu delonge asertis, ke dum la 1-a mondmilito la Otomana Imperio praktikis teruran genocidon al armenoj loĝantaj en Turkio, rezulte de tio 1,5 miliono da armenoj pereis. Sed kiel daŭriganto de la Otomana Imperio, Turkio ĉiam malkonfesis tiun ĉi akuzon. Turkio esprimis antipation al la projekto, pasigita de la franca Nacia Asembleo, opiniante, ke la projekto estas senbaza kaj serioze vundis la turkan popolon.

Ankaŭ la franca registaro ne konsentas kun la Nacia Asembleo. En la 13-a de oktobro proparolanto de la franca Ministerio pri Eksteraj Aferoj diris, ke pasigo de la projekto estas nenecesa kaj malkonvena. Franca ĉefministro Dominique de Villepin diris, ke leĝdono pri historia problemo estas malkonvena. La 14-an de oktobro franca prezidento Jacques Chirac sendis telegramon al turka ĉefministro Recep Tayyip Erdogan. Li esprimis bedaŭron pro la projekto kaj promesis, ke li laŭeble malhelpos validigon de la projekto kiel leĝo. Li emfazis, ke li klopodos protekti la rilatojn inter la du landoj evolui en ĝusta direkto kaj plue subteni la turkan aliĝon al Eŭropa Unio.

Kial la franca Nacia Asembleo pasigis tiun ĉi disputatan projekton? En Francio 500 mil el 62 milionoj da loĝantoj estas armenaj devenuloj. Tiu ĉi gentgrupo kun granda nombro nature estas forto, por kiu konkuras diversaj partioj. Pro tio ilia postulo povas enskribiĝi en la programo de kandidatoj por prezidento kaj iam fariĝi la ilo de opoziciaj partioj kritiki la regantan partion. Ĉi-foje la projekto estis pasigita de la Nacia Asembleo ĝuste pro puŝo de opoziciaj partioj. Laŭ raporto, en la voĉdonado pri la projekto iuj parlamentanoj esprimis oponon per forlaso. En la voĉdono partoprenis nur 129 el 577 parlamentanoj. Fine la projekto estis pasigita per 106 subtenaj balotiloj.

Pasintajare pluraj historiistoj publikigis artikolon en la franca ĵurnalo Liberigo. Ili postulas, ke la registaro ne intervenu en historian esploron.

La projekto jam kaŭzis grandan disputon. Nun restas problemoj. Kiagrade la projekto ĝenos la rilatojn inter Francio kaj Turkio? Ĉu ĝi malhelpos la turkan aliĝon al Eŭropa Unio? Oni ĝenerale opinias, ke la projekto certe ĝenos la rilatojn inter la du landoj, tamen tio ne plimalboniĝos; ĉar Turkio intertraktas kun Eŭropa Unio por la aliĝo, por Turkio la franca subteno estas nemankigebla. La franca registaro konsolas Turkion. Jacque Chirac jam anoncis, ke li laŭeble malhelpos validigon de la projekto kiel leĝo. De nuna situacio oni ankoraŭ malfacile antaŭjuĝos, ĉu la disputo vere malhelpos la turkan aliĝon al Eŭropa Unio. Malgraŭ tio, ke la 13-an de oktobro, Krisztina Nagy, proparolanto de Komisiono de Eŭropa Unio, responda pri disvastigo, diris, ke konfeso pri "armena masakro" ne estas la kondiĉo por la turka aliĝo. Sed pro tio, ke la aliĝo nepre devas ricevi sankcion de diverslandaj leĝdonaj institucioj, la turka aliĝo eble alfrontos malfacilon, se la franca Nacia Asembleo plue ĉikanos Turkion.