• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-19 14:46:40    
Ehud Olmert intencas persvadi Putin premi Iranon

cri

Israela ĉefministro Ehud Olmert, kiu vizitas Moskvon, refoje intencas persvadi Rusion premi Iranon rilate al la nuklea problemo. Tamen la rusa prezidento Putin montris al li molan najlon, dum la eksterafera ministro Sergey Lavrov prezentis la malmolan.

La 18-an de oktobro en Kremlo, la parolo inter Ehud Olmert kaj Putin daŭris en 2 horoj kaj 30 minutoj. En la interparolo Ehud Olmert esperis, ke Rusio povas per sia influivo al Irano serĉi la la vojon por solvi la nuklean problemon. Li diris, ke Rusio per sia internacia influivo faris grandan kontribuon por stabileco de la mondo; Israelo tre atentas la rusan starpunkton pri la irana nuklea problemo kaj esperas, ke Rusio premu Iranon, ĉar Israelo ne povas toleri, ke Irano posedos nukleajn armilojn.

Rilate al la postulo de Ehud Olmert, deflankiĝis la respondo de Putin. En la interparolo Putin multe parolis pri la dulandaj rilatoj kaj komerca kunlaboro anstataŭ respondi al Ehud Olmert. En gazetara konferenco post la interparolo Putin evitis demandojn de raportistoj pri la irana nuklea plano. Krome oni rimarkis, ke gazetaraj ŝarĝitoj de la du landoj prezentis malsamajn enhavojn pri la interparolo: la israela diris, ke la interparolo temas ĉefe pri la irana nuklea problemo, dum la rusa emfazis, ke la interparolo koncernas duflankan komercon kaj kulturan interfluon.

Kompare kun Putin, la rusa eksterafera ministro Sergey Lavrov estas pli rekta. Tiugate interparolante kun Ehud Olmert, li reasertis la rusan starpunkton pri la irana nuklea problemo, nome, reago, farita de la internacia socio rilate al la irana nuklea plano, estas necesa, tamen la reago devas esti konvena kaj baziĝinta sur la raporto de la Internacia Atom-Energia Agentejo. Li emfazis, ke la raporto fakte ne indikis, ke Irano minacas internaciajn pacon kaj sekurecon.

La vizito de Ehud Olmert okazis koincide kun la 15-a datreveno de la establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. Amaskomunikiloj ĝenerale opinias, ke ĉi-foje Ehud Olmert celas persvadi Rusion ŝanĝi sian starpunkton pri la irana nuklea problemo por rapide efektivigi punon kontraŭ Irano. Tamen tio estas tre malfacila por Ehud Olmert.

De la 90-aj jaroj de la lasta jarcento Rusio estas la ĉefa provizanto de nukleaj ekipaĵoj kaj fuzaĵoj de Irano. La irana nuklea elektrejo Bushire restartiĝis ĝuste pro la helpo de Rusio. La investa sumo de la kunlabora programo inter Rusio kaj Irano pri konstruo de nuklea elektrejo atingis 800 milionojn da usonaj dolaroj. Rusio ankaŭ partoprenis naturgasan prospektoradon en la suda parto de Irano, kaj la du landoj starigis kunlaboron ankaŭ en spaciala, aviada kaj aliaj pluraj kampoj.

Rusio ne deziras vidi, ke Irano posedos nukleajn armilojn, kaj ĉiam persistas en tio, ke Irano devas atesti, ke ĝi praktikas la nuklean planon ne por la milita celo. Sed rilate al puno kontraŭ Irano, Rusio ne povas ne konsideri siajn grandegajn interesojn en Irano. Tial Rusio povas akcepti nur malpezan punon kontraŭ Irano, ekzemple malpermeson al vojaĝo kaj frostiĝo de riĉaĵoj, sed ne embargon. Rusio klopodas eviti seriozan punon kontraŭ Irano efektive por protekti siajn interesojn. Tio estas ĝuste la kaŭzo, ke Ehud Olmert frapiĝis kontraŭ najlo en Moskvo.