• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-23 16:55:48    
Dialogo por reciproka fido, kunlaboro por komuna profito

cri

La 30-an de oktobro en la ĉina suda urbo Nanning inaŭguriĝos Pinta Konferenco, celebre al la 15-a datreveno de la establiĝo de la dialogaj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj. De 15 jaroj la rilatoj inter la du flankoj iom post iom disvolviĝis de la antaŭa kontraŭstaro al repaciĝo, kunlaboro ĝis la nuna strategia kunlaboro. Akceptante intervjuon de nia radio, Shen Shishun, estro de la sekcio pri la azi-pacifika regiono sub la Ĉina Esplora Instituto pri Internaciaj Aferoj, opiniis, ke la reciproka fido inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj en diversaj tavoloj iom post iom plifortiĝis ĝuste pro la dialogo.

Shen Shishun diris, ke pro influo el la malvarma milito, ideologio, historio kaj religio, Ĉinio kaj la asocio iam dubis kaj kontraŭstaris unu al la alia. Sed post starigo de la dialogo en 1991, la du flankoj spertis repacigon, dialogon, interfidon, strategiajn partnerojn kaj aliajn plurajn stadiojn. Li diris, "Post dialogo kaj kunlaboro en 15 jaroj plifortiĝis reciproka fido kaj ŝanĝiĝis starpunkto, kaj la rilatoj inter la du flankoj profundiĝis de la kunlaboro ĝis la strategia kunlaboro, koncerna al ekonomio, politiko kaj sekureco. La dialoga sistemo fakte servas kiel kunlabora ekzemplo, starigita de Ĉinio por najbaraj landoj, precipe por evoluantaj landoj."

Li opinias, ke la dialoga kunlaboro inter Ĉinio kaj la asocio rapide disvolviĝas ĉefe pro tio, ke Ĉinio per nova sekureca koncepto traktas la rilatojn kun najbaraj landoj kaj persistas en la diplomatia orientilo pri amika ekzistado kun najbaraj landoj. Ekonomia krizo, okazinta la jaron 1997 en Azio, kaŭzis seriozan ekonomian perdon al plejparto de la membroj de la asocio. Spite al granda risko, tiam la ĉina registaro persistis ne devaluti juanon kaj akurate laŭeble liveris financan subtenon al la asocio, tio levis la reciprokan fidon kaj fariĝis la turnopunkto en la historio de la duflankaj rilatoj. Krome Ĉinio persistas en la pace disvolva vojo kaj neniam serĉis regionan hegomonion. Por forigi dubon de la asocio, Ĉinio ĉiam subtenas al la asocio ludi gvidan rolon en diversaj regionaj kunlaboroj inter la du flankoj.

Nuntempe la rilatoj inter Ĉinio kaj la asocio estas la plej aktivaj kaj fruktodonaj inter tiuj de la asocio kun diversaj dialogaj partneroj. Shen Shishun opinias, ke reciproka fido inter la du flankoj akcelas pluan disvolvon de la duflanka kunlaboro, kaj la kunlabora atingo altigas influivon de la tuta orient-azia regiono. Por la du flankoj tio estas komuna profito.

La 30-an de oktobro en la ĉina suda urbo Nanning inaŭguriĝos Pinta Konferenco, celebre al la 15-a datreveno de la establiĝo de la dialogaj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj. Gvidantoj de 10 membroj de la asocio kunvenos al Nanning. Ili interkonsiliĝos kun ĉinaj gvidantoj pri plua disvolvo de la kunlaboro inter la du flankoj kaj resumos fruktojn, akiritajn en la pasintaj 15 jaroj. Shen Shishun opiniis, ke la pinta konferenco asignas, ke la asocio efektive metis la taskon antaŭenpuŝi la rilatojn kun Ĉinio sur la unuan lokon, ĉar ili vere sentis, ke la ĉina evoluo alportas ŝancon al ili. La du flankoj prenos la okazon de la 15-a datreveno kiel bonan ŝancon por plue firmigi kaj altigi la strategiajn partnerajn rilatojn.