• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-26 15:07:55    
Vilaĝo Quzhai, vilaĝa urbo

cri
En la ĉina norda urbo Shijiazhuang de la provinco Hebei, troviĝas fama vilaĝo, ĝia nomo estas "Quzhai". En la 70-aj jaroj de la lasta jarcento, la vilaĝo Quzhai estis la malriĉa vilaĝo, fama en la urbo, post 30-jara klopodado kaj serĉado, la vilaĝo Quzhai trovis apartan vojon de "disvolvo de kolektiva ekonomio kaj realigo de komuna riĉeco", kaj fariĝis la landfama riĉa vilaĝo.

Enirinte en la vilaĝon Quzhai, vi povos vidi vilaojn kaj larĝajn vojojn, parko estas delikata kaj ĉie estas gazono. Vidante tion, vi certe opinios, ke vi venas al iu vilaozono, efektive ĉi tie ĝuste estas la vilaĝo Quzhai.

La vilaĝo Quzhai troviĝas en la nordokcidento je 15 kilometroj de Shijiazhuang, la ĉefurbo de la ĉina provinco Hebei, posedas 16 akciajn entreprenojn, ĉiuj vilaĝanoj havas akciojn kaj ili povas akiri dividendon. En la vilaĝo ekzistas 530 familioj, 455 vilaoj kaj 9 altaj domegoj. vilaĝanino Niu Cuifang diris:

"Antaŭe, ni loĝis en malgranda kabano, la areo estis nur 80 kvadrataj metroj, en 2000 ni transloĝigis en la vilaon kaj la areo atingis 412 kvadratajn metrojn. Nunaj vivkondiĉoj estas bonaj."

En la 2-etaĝa domo de sinjorino Niu Cuifang, raportisto vidis, ke ekzistas akvo, elektro, varmiga vaporo kaj televizio, en la unua etaĝo estas garaĝo kaj salono kaj en la dua etaĝo estas dormoĉambroj. Edzo de Niu Cuifang laboras en entrepreno de la vilaĝo kaj du infanoj lernas en alia loko. Niu Cuifang ne nur faras agrikulturan laboron, sed ankaŭ respondecas pri ekzameno de higieno en vivkvartalo. La jara enspezo de la familio superas dekmil juanojn. Nun, pli ol duono de familioj de la vilaĝo Quzhai posedas komputilojn kaj pli ol 10% de familioj havas privatajn aŭtojn. Nun, la vilaĝo ankaŭ havas hospitalojn, pensionojn kaj aliajn publikajn instalaĵojn. Maljunuloj, kiuj almenaŭ atingis 65-jaraĝon, ĉiujare ĝuas emeritan garantian monon je 1 000 juanoj.

Vilaĝanoj ne povis imagi tion antaŭe, ĉar en la 70-aj jaroj de la lasta jarcento, la vilaĝo Quzhai ankoraŭ estis la fama malriĉa vilaĝo. Tiam, kapitalo de la vilaĝo ne sufiĉis por aĉeti traktoron.

La ŝanĝiĝo komenciĝis en 1986, tiam kompartiano Hu Jichen estis elektita kiel sekretario de la vilaĝa sekcio de la Komunista Partio de Ĉinio, li kaj aliaj funkciuloj de la vilaĝo fine atingis komunan konon post esploro kaj multfoja diskuto kaj decidis marŝon sur la vojo de disvolvo de kolektiva ekonomio kaj realigo de komuna riĉeco. La unua paŝo de la disvolvo ĝuste estas konstruo de la unua kolektiva ŝtonhakejo. Post kiam la ŝtonhakejo alportis profiton, la vilaĝo Quzhai sinsekve konstruis paperfabrikon kaj ŝtalejon. La ekonomia efiko de la vilaĝo pliiĝis per la rapideco de 50% ĉiujare. En 2005, finita produktovaloro de industriaj entreprenoj de la vilaĝo Quzhai superis 1,5 miliardojn da juanoj kaj interalie la imposto pagita al la ŝtato superis 30 milionojn da juanoj.

1  2