• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-10-26 15:49:15    
Kombina agado de Usono kaj Irako rivelis diverĝon inter du flankoj

cri

La 25-an de oktobro iraka ĉefministro Nouri al-Maliki eksteratende esprimis sian malkontentecon kontraŭ Usono.

Laŭ usona trupo en Irako, en la 25-a de oktobro iraka speciala trupo atakis la urbon Sadr, subtenate de usona trupo, por aresti gvidanton de iu kontraŭleĝa armita organizo, kiu partoprenis perfortaĵon. Sed Nouri al-Maliki neis la partoprenon de iraka trupo en tiu ĉi agado. Ankaŭ la iraka registaro ne informiĝis pri tio. Nouri al-Maliki emfazis, ke la iraka registaro diskutos kun plurlandaj trupoj por eviti similajn eventojn. Li diris, ke plurlandaj trupoj devas plifortigi kontakton kaj kunagadon kun irakaj aŭtoritatoj.

Nouri al-Maliki koleris ne nur pro tiu ĉi sekuriga agado, sed ankaŭ pro la horaro, elmetita de usona diplomatia kaj milita delegito en Irako, pri tio, ke la iraka registaro repacigu perfortan konflikton kaj transprenu la sekurigan devon. La 24-an de oktobro, ĉeestante al gazetara konferenco, kune kun George Casey, la plej alta komandanto de usonaj trupoj en Irako, Zalmay Khalilzad, la usona ambasadoro en Irako, diris, ke registaro de la ĉefministro Nouri al-Maliki jam konsentis, ke antaŭ la fino de la kuranta jaro la iraka registaro ellaboros horaron pri la politika kaj sekureca procezoj de Irako por redukti perfortaĵon kaj stabiligi la politikan situacion. Li ne malkaŝis konkretan enhavon de la horaro, sed konfesis, ke tio koncernas reviziadon de konstitucio, senarmigon de milico kaj dividon de petrolaj interesoj. La 25-an de oktobro Nouri al-Maliki neis tion, ke li jam akceptis la horaron. Li respondis, ke neniu rajtas trudi tiun horaron al la iraka registaro, reprezentanta volon de la iraka popolo.

Oni opinias, ke la parolo, farita de Nouri al-Maliki en la 25-a, montris diverĝon inter Irako kaj Usono pro sekureca problemo. Pro la baldaŭ venonta mezperioda elektado en Usono, prezidento Bush urĝe postulas plibonigi la sekurecan situacion en Irako, celante krei favorajn kondiĉojn por la Respublika Partio, al kiu li apartenas. Antaŭ nelonge en gazetara konferenco Bush senpacience premis la irakan registaron rilate al la sekureca problemo. Li diris, ke Usono klopodos urĝi irakajn gvidantojn alpreni kuraĝajn rimedojn por salvi Irakon.

Post sia fondiĝo en majo, registaro de la ĉefministro Nouri al-Maliki lanĉis planojn kaj rimedojn por nacia repacigo, tamen la sekureca situacio en Irako ankoraŭ plue malboniĝas pro diversaj faktoroj. Unue, sektaj konfliktoj inter sunaistoj, ŝijaistoj kaj kurdoj kaŭzis fluktuon de la sekureca situacio; due, la iraka registaro, gvidata de Nouri al-Maliki, dependas ĉefe de ŝijaistaj partioj, la Supera Konsilio por la Revolucio kaj la Unuiĝo de Iraka Alianco, tial estas tre malfacile malorganizi ŝijaistan armitan forton; trie, fluktuo de la politika situacio malbonigas la sekurecan situacion. Krome Usono rifuzas prezenti la horaron retiriĝi el Irako, ankaŭ tio estas unu el la gravaj faktoroj kaŭzantaj perforton en Irako.