• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-06 15:14:09    
Ekzekuto al Saddam Hussein savos Respublikan Partion?

cri

Okaze de la baldaŭ venonta meza elektado de la usona Kongreso, la 5-an de novembro la iraka Supera Juĝejo verdiktis ekzekuton al Saddam Hussein, la eksa prezidento de Irako, pro kontraŭhomara krimo. Tiutage usona prezidento Bush diris, ke la verdikto al Saddam Hussein havas mejloŝtonan signifon al la klopodo, farita de la iraka popolo por starigi leĝan sistemon. Oni ĝenerale opinias, ke la verdikto, farita en tiu ĉi ŝlosila momento kaj aplaŭdita de Bush estas artifiko, montrita de la Respublika Partio de Usono por returniĝi el la malsupereco en la elektado. Iuj diris, ke pro tio, la usona politiko pri Irako ricevis kritikon, tiu ĉi artifiko ne povas savi la Respublikan Partion.

Pro granda malfacilo en la iraka rekonstruado kaj granda nombro da mortintoj kaj vundiĝintoj de usonaj armeanoj en Irako, politiko de la usona registaro ricevis fortan kritikon. Eĉ iuj konservativuloj kritikis la politikon de Bush. Akceptante intervjuon de la gazeto Vanity Fair, Richard Perle, fama konservativulo, esprimis fortan kritikon al la usona politiko pri Irako.

Richard Perle, kiu iam servis kiel prezidanto de la Politika Konsilio de Pentagono en la komenco de la registaro de Bush, diris, ke se li povus antaŭvidi la nunan situacion en Irako, li ne stimulus la usonan invadon al Irako, sed proponus alian taktikon al Bush. Li emfazis, ke pro la registaro de Bush, la usona politiko pri Irako jam fariĝis katastrofo.

Alia konservativulo Kenneth Adelman verkis artikolon. Li esprimis fortan malkontentecon pri la usona nacidefenda sekretario Donald Henry Rumsfeld. Li montris, ke la prisekureca teamo de la registaro de Bush estas nekapabla kaj multe eraris. Samtempe 4 usonaj influivaj armeaj ĵurnaloj publikigis ĉefartikolojn. Ili forte apelaciis al usona prezidento Bush eksigi la oficon de Donald Henry Rumsfeld. La ĉefartikoloj diras, ke iuj usonaj armeaj gvidantoj esprimos maltrankvilon pri malhela perspektivo de la iraka milito; Donald Henry Rumsfeld jam perdis fidon de armeaj komandantoj kaj ankaŭ tiun de la Kongreso kaj la popolo. Tial spite al tio, ke iu ajn partio gajnos la mezan elektadon, oni devos vizaĝi al la malfacila realo, eksigi la oficon de Donald Henry Rumsfeld.

Oni rimarkis, ke tiuj ĉi kritikoj okazas ĝuste kiam la Respublika Partio klopodas konservi siajn sidlokojn en la usona Kongreso. Pro tio, ke usonaj popolamasoj forte malkontentiĝis pri la registaro de Bush, katenata de la iraka milito, ĉi-foja elektado siasignife estos referendumo pri la politiko de Bush. Sencedaj kritikoj el konservativuloj kaj armea flanko evidente faligis kandidatojn de la Respublika Partio en malfacilon.

Ĉu la verdikto je ekzekuto al Saddam Hussein savos la Respublikan Partion? Oni dubas pri tio. Fakte pro forta malkontenteco de usonaj popolamasoj pri la iraka milito, la Demokrata Partio estas firme memfida por gajni la elektadon. Laŭ opiniosondo, la Demokrata Partio probable reprenos la regan povon de la Ĉambro de Reprezentantoj.