• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-08 17:41:13    
Emomali Rakhmonov triafoje elektiĝis kiel taĝikstana prezidento

cri

La 7-an de novembro, prezidanto de la centra elekta komisiono de Taĝikstano Mirzoaly Boltuyev proklamis, ke la nuna prezidento Emomali Rakhmonov gajnis venkon per absoluta supereco en la prezidenta elektado okazinta en la antaǔa tago kaj triafoje elektiĝis kiel prezidento de Taĝikstano.

Observantoj ĝenerale opinias, ke la venko gajnita de Emomali Rakhmonov en la prezidenta elektado tute ne estas ekster la atendo. En sia komento pri la triafoja elektiĝo de Emomali Rakhmonov kiel taĝikstana prezidento, iu rusa politika specialisto diris, ke la rezulto de la elektado reflektis la veran volon de la popolo de Taĝikstano.

Vere la triafoja elektiĝo de Emomali Rakhmonov kiel taĝikstana prezidento ne estas hazarda. En 1994, ĉi-jare 54-jaraĝa Emomali Rakhmonov unuafoje elektiĝis kiel taĝikstana prezidento kaj reelektiĝis en 1999. La publiko ĝenerale opinias, ke de 14 jaroj ekde sia prezidentiĝo, Emomali Rakhmonov gajnis rimarkindajn atingojn en la internaj kaj eksteraj aferoj, kaj tio akirigis al li multan subtenadon de plejpartaj popolanoj.

Taĝikstano estas unu el la ekonomie plej postiĝintaj landoj de la Federacio de Sendependiĝintaj Ŝtatoj. Post sia proklamiĝo de sendependiĝo en la 9-a de septembro, 1991, en la sekva jaro Taĝikstano jam falis en internan militon longan je 5 jaroj. La interna milito alportis densan ombron al la procezo de reformado kaj evoluigo de Taĝikstano kaj la nacia ekonomio preskaǔ estis ĉe la rando de disfalo. Post sia elektiĝo kiel prezidento de Taĝikstano, Emomali Rakhmonov subskribis ĝeneralan interkonsenton de paco kaj nacia pacigo kun la opozicia partio en junio de 1997. Post tio la enlanda situacio de Taĝikstano iom post iom stabiliĝis. Sub la gvidado de Emomali Rakhmonov, Taĝikstano praktikas serion da sociaj kaj ekonomiaj reformadoj kaj senĉese altigas la popolan vivnivelon. En la lastaj 5 jaroj la nacia produktado de Taĝikstano kreskis je 60%. Kvarono de la totala loĝantaro liberigis sin el malriĉeco. Krome, Taĝikstano gajnis rimarkindajn atingojn en edukado, higieno, socia garantio kaj aliaj kampoj.

Dum lia prezidentado, Taĝikstano praktikas la eksterajn politikojn kun la celo por protekti ŝtatajn interesojn kaj garantii sekurecon kaj stabilecon kaj starigis amikajn rilatojn kun multaj landoj. Ĝi aktive disvolvas rilatojn kun Ĉinio, Rusio kaj aliaj periferiaj landoj kaj fariĝis grava forto por protekti la stabilecon de la mezazia regiono. Ĉio ĉi tio fariĝis forta garantio por lia gajno en la prezidenta elektado.