• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-10 17:11:56    
Ĉu usonaj registaro kaj Kongreso kunlaboros?

cri

Finiĝis jam la mezperioda elektado en Usono. Nun oni fiskas sian rigardon sur la demandojn, ĉu la Kongreso regata de la Demokratia Partio kunlaboros kun la registaro gvidata de la Respublika Partio kaj kiel ili kunlaboros.

Oni nun rimarkis, ke ambaǔ flankoj havas la deziron kunlabori. Antaǔ ol la Demokratia Partio gajnis venkon en la mezperioda elektado, prezidento Bush jam telefonis al la gvidanto de la Demokratia Partio s-ino Nancy Pelosi kaj esprimis sian gratulon al ĉi lasta, kiu iam titolis lin "Imperiestro sen Vesto". Onidire ili gaje babilis. Poste en la gazetara konferenco Bush esprimis, ke li konsideros la diskuttemojn zorgatajn de la Demokratia Partio. Akceptante intervjuon de amaskomunikiloj, ankaǔ Nancy Pelosi esprimis, ke ŝi ne havas planon eksigi prezidenton Bush.

La du flankoj diris kelkajn vortojn de interpacigo kaj kunlaboro, tamen kelkaj politikaj observantoj ne tiom bone taksas la politikan rondon de Usono en la venontaj du jaroj. Eksa oficisto de la Blanka Domo Ed Rogers diris, ke la leĝdonaj laboroj ne akiros grandan progreson en la venontaj du jaroj. La prezidento probable ne subskribos leĝprojektojn pasigitajn de la Demokratia Partio. Politika strategiisto de la Respublika Partio Ron Kaufman eĉ antaǔvidis, ke la venontaj du jaroj estos malbelaj kaj senrikoltaj. Tia diro ja ne estas senbaza. La regado de la Demokratia Partio super la Kongreso signifas, ke la registaro de Bush malfacile havos progreson en multaj diskuttemoj ŝatataj de si mem, ekzemple pri la reformado de socia sekureca sistemo. Cetere la Kongreso regata de la Demokratia Partio nuligos la klopodadon de la Blanka Domo por antaǔenpuŝi la permanentecon de la imposto-redukta politiko. Krom tio la Demokratia Partio probable faros deradikan enketadon pri la misfaroj de la registaro de Bush en la iraka milito, pri la arestitaj teroristaj suspektatoj kaj aliaj problemoj.

Precipe pri la iraka problemo, la du flankoj ne evitos konfliktadon inter si. La Demokratiaj Partianoj jam publike esprimis, ke ili utiligos sian regadon super la Kongreso kaj devigos la registaron de Bush ŝanĝi sian politikon al Irako. En la komenco de la venonta jaro, kiam kunvenos la nova Kongreso, ili klopodos por pasigi projekton, postulante tuj retiri parton de la usonaj armeanoj el Irako.

Tamen, preskaǔ samtempe kiam Bush akceptis la demision de Donald Rumsfeld, nacidefenda sekretario, veterana senatano de la Respublika Partio John McCain jam esprimis, ke Usono devas sendi pli da soldatoj al Irako por bremsi la konfliktadon de la irakaj religiaj sektoj. Iuj analizistoj montris, ke la demisio de Donald Rumsfeld ne signifas, ke Bush jam komencis konsideri pri retiriĝo de la armeo el Irako. Ankaǔ Bush mem esprimis, ke se la Demokratia Partio celas retiri la armeon nun, estas malfacile por la du flankoj kunlabori.