• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-13 11:00:32    
Kial s-ro Flavio Rebelo volas vendi Ĝangalon?

cri
Karaj amikoj, en la pasinta semajno ni surretigis la unuan parton de artikolo de s-ro Flavio Rebelo pri tio, kial Ĝangalo vendiĝas. Nun ni daŭrige surretigis la lastan parton de lia artikolo. Ĉu ankoraŭ troviĝas aliaj kialoj pro la vendiĝo de Ĝangalo, escepte de menciitaj kialoj en la unua parto? Kiel oni aĉetu Ĝangalon? Respondo kuŝas en la lasta parto.

¬Ĝangalo vendiĝas. Mi jam maldungis la tri personojn, kiuj kune kun mi strebis dum la lastaj jaroj, por liveri al la esperantistoj noticojn ĉiutagajn, artikolojn interesajn, videojn, ludojn, elŝutojn kaj multe pli.

La adiaŭo estis larmiga kaj kortuŝa, pro tio ke ili, kune kun mi, absorbis kiel labora familio ĉiun baton, ĉiun acidan fialudon, ĉian sensencan kritikon, kiujn ni ricevis laŭlonge de tiuj kvar jaroj provante simple labori pozitive kaj profesie por la esperantistoj.

Mi estas laca, karaj. Laca esti nekomprenata (kelfoje eĉ sakrata) de la esperantistoj. Mi estas laca provi liveri al komunumo, kiu ŝajne ne tiel multe volas, profesiajn servojn. Mi estas laca resti ĝis frumatene tajpante tekstojn kaj akompanante la postmuntadon de videoj kaj televidprogramoj, por poste esti montrata kiel petemulo monavida, iom dupa kaj sen pantalono en ridinda video. Mi estas laca, ke oni daŭre ĵetu suspekton, per tekstoj kaj noticoj ĉe kelkaj retejoj kaj novaĵlistoj, sur la manieron per kiu mi elspezis la monon de la esperantistoj kun la televido, kiam oni facile vidas ĝin funkcii ĉiutage kaj vidas ke estas novaj programoj tiam kaj tiam en ITV, spite la absolutan mankon de profesia strukturo kaj helpemo ĉe la esperantistaro por la kreado de dokumentarioj novaj kaj programoj. Mi estas laca servi aron da homoj, kiuj ja finfine ne volas niajn servojn, aŭ almenaŭ ne volas ke MI ilin servu. Jen, cetere, mia lasta espero ¬ tial mi decidis forvendi Ĝangalon al alia grupo. Ĉi tiu portalo ne meritas la tristan finon de la eldonejo Stafeto, kiu pereis kune kun ĝia ĉefmotoro, Regulo Perez (fino trista, kiu cetere minacas Vinilkosmon de Floreal Martorell, la bienon Bona Espero, de la paro Grattapaglia, kaj la eldonejon Fonto, en Brazilo, inter multaj aliaj).

Ĝangalo estas ege granda,¬ se oni printus ĉiujn paĝojn de la portalo, oni havus pli ol 14.000 paĝojn, kio faras el mia portalo unu el la plej grandaj enhavejoj pri kaj en Esperanto en interreto. La grandeco de la portalo, kun siaj pluraj kanaloj kaj subportaloj, postulis pli kaj pli da tempo, da laboro kaj da strebo, kio igis min dungi laboristojn por min helpi. Por vivteni adekvate la portalon, en 2005 ni lanĉis la eblecon aboni ĝin. La celo estis tio, ke almenaŭ 10 novaj abonoj okazu ĉiun monaton. Sed en la lastaj monatoj, unu, du aŭ tri personoj abonis Ĝangalon monate, kio estas tre malmulte. Oni povas argumenti : 'Lanĉu novajn servojn, novajn kanalojn, faru pli da propagando". Nu, apenaŭ estas iu, kiu uzas la verdan interreton, kiu ne konas Ĝangalon almenaŭ nome. Kaj mi estas laca lanĉi novajn kanalojn kaj servojn, kiuj estas apenaŭ uzataj de la esperantistoj. Oni, dum pluraj monatoj, petis fotoblogon en Esperanto. Ni ĝin lanĉis, sed kio okazis? Ĝin uzis nur ses personoj, en tri jaroj....

Aferoj ridindaj okazis en la lastaj jaroj. Kiam mi prikomentas ilin ĉe

neesperantista rondo, oni miras kaj ĉiam min demandas kial mi daŭriĝas en ĉi tiu medio, post ĉio ĉi. Ĉu vi volas ekzemplon? Kiam la lasta milito en Irako ekestis, la 20-an de marto 2003, mi metis televidilon en nia redakcio, kaj restis, mi kaj Antono Karlo, unu el miaj laboristoj, atendante la ekeston de la milito por informi vive pri la okazintaĵo al la esperantistaro. La milito komencis frumatene (brazila horo), kaj ekde ties komenco, ĉiun dekminuton ni metis informojn en Ĝangalo, kun resumo pri la lastaj eventoj, rekte ĉerpitaj el la televidkanaloj kovrantaj la eventon. Ni tamen haltis post 75 minutoj da laborega kaj konstanta aktualigo de la portalo, post kiam ni konstatis, per niaj statistikoj, ke neniu ¬ mi ripetas ¬ neniu esperantisto estis en Ĝangalo en tiu periodo por legi niajn noticojn aktualitigajn je ĉiuj dek minutoj! Same kiel ĉi tiun kazon, multajn aliajn mi povus citi. Mi legis iam en novaĵlisto ¬ "Aĥ, se estus iaspeca paĝaro kun anoncetoj, en kiuj oni povas vendi, lui, aĉeti aŭ prunti aĵojn, mi certe anoncos plurajn aferojn!". Kion mi faris? Mi petis, ke nia teknika teamo rapide pretigu ĉi tiun paĝaron ¬ la kanalon 'Anoncetoj', kiu ricevis, post unu jaro da funkciado....nur unu anoncon. Kiel oni vidas, mi denove eraris, miskomprenante la simplan fakton, ke kion volas la esperantistoj, ne estas ekzakte tio, kion ili pretos uzi. Multaj diris al mi, dum miaj prelegoj: "Aĥ, mi volegas spekti programojn televidajn en Esperanto". Sed kiam la televido komencis elsendi, pluraj plendis pro la lingvo-nivelo 'tro alta' de la programoj. Anstataŭ profiti el la televido, kaj el Ĝangalo mem, por plibonigi kaj plilarĝigi sian vortprovizon, multa plendas pro tio, ke ni ne uzas nur la 500 vortojn, kiujn la lernanto de la baza kurso de Esperanto scipovas. Mi estas simple laca je tiuj plendoj, karaj.

Grupoj, personoj kaj organizaĵoj interesataj aĉeti Ĝangalon povas min kontakti per la retadreso flavio@ĝangalo.com . Mi pretas transdoni ĉion al la novaj administrantoj ¬ ĉiuj kanaloj, la tutan enhavon, la programon kompletan kaj novajn kanalojn kaj subportalojn farotajn. Eble organizaĵoj kiel BEL (Brazila Esperanto-Ligo), Unuiĝo Franca por Esperanto (UFE), EDE (Eŭropo Demokratio Esperanto), UEA (Universala Esperanto Asocio), TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) pretos trakti por aĉeti la portalon. Eble gazetoj kiel 'Ondo de Esperanto', 'Libera Folio', aŭ eĉ 'Raporto.info' interesiĝos havi portalon kiel Ĝangalon. Eble aro da homoj, el diversaj landoj, asociiĝu por aĉeti la portalon. Mi ne scias.

Mi nur scias, ke mi, Flavio Rebelo, ne plu administros ĉi tiun grandiozan portalon, de post decembro. Fakte tiu monato, decembro, estas la limdato por la vendo de Ĝangalo. Se neniu kontentiga aĉeto-propono venu, mi bedaŭrinde fermos la portalon, kio estos certe forta bato por Esperanto en interreto. Sed kiel mi diris supre, karaj, mi estas laca, simple tro laca por daŭrigi kun ambaŭ iniciatoj. Mi restos kun Internacia Televido, kiu iom ricevas pli da apogo, eĉ se el la 52 personoj, kiuj subskribis la promeson ĝin apogi mone, nur duono aŭ pagis aŭ ankoraŭ pagas siajn 10 eŭrojn monate.

Resume do, mi vendas Ĝangalon al eventuale interesataj grupoj, asocioj aŭ personoj. Mi ne transdonos ĝin senpage, ĉar mi bezonas la monon, interalie, por Internacia Televido. Tempon por dediĉi min al la televido esperantista mi ankaŭ bezonas, kaj iamaniere mi kredas, ke mian parton por la avangardo de Esperanto en interreto mi jam faris, konstruinte ĉi tiun mirindan portalon. Nun aliaj prenu ĉi mian torĉon, kaj daŭrigu de kie mi haltis. Mi volas la plej bonan por Ĝangalo, kaj por Esperanto. Espereble aliaj pretu briligi pli Ĝangalon per la daŭrigo de ties servoj, kaj eventuale atingu tion, kion mi ne sukcesis - konvinki la esperantistaron, ke sen profesiaj servoj, Esperanto simple ne havas estonton.

Karaj amikoj, se vi volas heredi Ĝangalon, la faman ret-portalon de Esperanto, bonvole kontaktu s-ron Flavio Rebelo laŭ ties retadreso: flavio@ĝangalo.com