• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-17 15:34:47    
Jean-Pierre Bemba rifuzis rezulton de prezidenteca elektado

cri

La 16-an de tiu ĉi monato, Jean-Pierre Bemba, vicprezidento de Kongolando (Kinŝaso), kiu malsukcesis en la duaraŭnda balotado pri prezidenteca elektado, rifuzis la balotan rezulton. Li diris, ke li protestos kontraŭ la rezulto per leĝaj kanaloj.

Tiutage per sia privata televida stacio li deklaris, ke la balota rezulto, publikigita de sendependa elektada komitato en la 15-a de tiu ĉi monato, ne spegulis la realon, tial li ne povas akcepti ĝin.

Laŭ la rezulto, en la duaraŭnda balotado, okazinta en la 29-a de oktobro, Joseph Kabila, la nuna prezidento, gajnis pli ol 58% de balotiloj, dum lia rivalo Jean-Pierre Bemba ricevis ĉirkaŭ 42%. La sendependa elektada komitato proklamis ankaŭ, ke en tiu ĉi raŭndo la balota procento superis 65%, tial la rezulto validas.

Post publikiĝo de la balota rezulto, partizanoj de Joseph Kabila, precipe tiuj en la orienta regiono de tiu ĉi lando, okazigis celebron. Antaŭ publikiĝo de la balota rezulto, tendaro de Jean-Pierre Bemba plurfoje anoncis, ke ili ne akceptos la rezulton pretekste, ke ekzistas anomalio kaj fraŭdo en la balotado. Ili diris, ke laŭ ilia statistiko, Jean-Pierre Bemba gajnis 52% de balotiloj. Samtempe armita forto, fidela al Jean-Pierre Bemba, rifuzis sin retiri el la ĉefurbo Kinŝaso, pro tio en la lastaj du tagoj la ĉefurbo troviĝis en alta streĉiteco. Malgraŭ tio, ke vespere de la 15-a, Joseph Kabila faris televidan parolon. Li alvokis, ke liaj partizanoj sin regu, kaj loĝantoj devas esti solidarecaj, reciproke amikaj kaj indulgemaj. Li emfazis, ke policanoj kaj armeanoj devas gardi sur siaj postenoj por garantii la sekurecon, tamen la parolo, farita de Jean-Pierre Bemba en la 16-a, streĉis la situacion en Kinŝaso.

Tiutage en Kinŝaso tre malmultaj aŭtoj veturis sur stratoj, kutime tre viglaj, kaj pasantoj estis hastaj al hejmoj. Pro la timo pri refoja perforta konflikto, multaj butikoj kaj iuj lernejoj fermiĝis, kaj sur stratoj patrolis pacprotektaj trupoj, senditaj de UN kaj EU.

Ekster la oficejo de Jean-Pierre Bemba, troviĝanta en la urba centro, liaj partizanoj bruligis aŭtoradojn kaj ĵetis ŝtonpecojn al pasantaj aŭtoj kaj policanoj por protesti kontraŭ la balota rezulto. Policanoj devigite pafis larmigajn obusojn por forpeli homamasojn kaj arestis kelkajn protestantojn. Por eviti sangan konflikton, similan al tiu inter policanoj kaj protestantoj en la lasta sabato, pacprotektaj trupoj dispoziciis kirasaŭtojn.

La situacio en Kongolando (Kinŝaso) vekis atenton de la internacia socio. En la 16-a de tiu ĉi monato, Kofi Annan, ĝenerala sekretario de UN, publikigis pere de sia proparolanto deklaron. Li alvokis diversajn flankojn de tiu ĉi lando trankvile akcepti la balotan rezulton, kaj esprimis bonvenigon al la rezulto, publikigita de la sendependa elektada komitato. Li reasertis, ke iuj ajn dubo pri tiu ĉi rezulto devas esti solvata laŭ la elektada leĝo de Kongolando. Li urĝis al ĉiuj politikaj gvidantoj kaj loĝantoj ne agi krude, sed eviti parolon, malfavoran al paca plenumo de la elektado, kaj trankvile kaj racie akcepti tiun ĉi rezulton.

La definitiva rezulto de la elektado publikiĝos en la 19-a de tiu ĉi monato post konfirmo de la Supera Juĝejo de Kongolando. Antaŭ tio Jean-Pierre Bemba rajtas apelacii al la Supera Juĝejo.