• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-21 19:01:46    
Ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko eniris en novan periodon

cri

"La grava flanko de ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Niĝerlando kaj Ĉinio estas la telekomunika fako, la ĉina korporacio ZTE disvolvas negocon en Niĝerlando. Dum la pinta konferenco, ni diskutos kun ĉina entreprena rondo kaj klopodos por ke ili faru investon en Niĝerlando. Por tio, la niĝerlanda registaro pluapaŝe aktive klopodos krei kondiĉojn por, ke niĝerlandaj kaj ĉinaj entreprenoj pli bone faru ekonomian kaj komercan kunlaboron."

La aktiva akcelado de la ĉina registaro kaj registaroj de afrikaj landoj kreis bonan medion al kunlaboro inter entreprenoj de la du flankoj, post la dua konferenco de ĉinaj kaj afrikaj entreprenistoj, entreprenoj de la du flankoj subskribis 16 komercajn kontraktojn kaj interkonsentojn kun la sumo je preskaŭ 1,9 miliardoj da usonaj dolaroj kaj kovris konstruadon de bazaj instalaĵoj, telekomunikon, eksportadon de teknikoj kaj instalaĵoj, medikamenton, financon kaj aliajn kampojn, samtempe ankaŭ multaj entreprenoj atingis unuapaŝan kunlaboran intencon kaj disvolvos pluapaŝan diskuton.

Karaj aŭskultantoj, en la stato, ke la amikaj rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko senĉese disvolviĝas antaŭen, ekonomia kaj komerca interfluo inter Ĉinio kaj Afriko utilas al pluapaŝa akcelado de progreso de afrikaj ekonomio kaj socio. La ĉina nova politiko, kiu celas akceli pluapaŝan disvolvon de la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko, liveros pli oportunan kondiĉon kaj pli bonan medion al kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko.


1  2  3