• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-24 10:14:20    
Kunsido pri Kongresa Temo de la 91-a UK en Florenco de Italio

cri

Lige al la UN-Jardeko de Edukado por Daŭrigebla Evoluo 2005-2014, kies agadon kunordigas UNESKO, ĉi-foje en Florenco ni havas la ŝancon kune diskuti pri "Lingvoj, Kulturoj kaj Edukado al Daŭrigebla Evoluo".

Edukado por daŭrigebla evoluo celas personojn kaj komunumojn kapablajn kritike kompreni sin mem kaj la mondon en kiu ili vivas, alfrontante solvocele la kompleksecon kaj interligitecon de la sociaj, mediaj, ekonomiaj kaj kulturaj aspektoj de problemoj tiaj, kiaj malriĉeco, perforto, publiksanaj minacoj, milito kaj aliaj endanĝerigoj al la pluvivo de la homaro.

Al tiu temo estas dediĉitaj tri diskut-kunvenoj. Limigite de tempo, ni elsendos la duan. Ĝi esploras ĉu efektive nia agado ligiĝas al daŭrigebla evoluo.

Unue reĝisoro de Kongresa Temo sinjoro José Antonio Vergara faris parolon ligiĝan al daŭrigebla evoluo. Nun bonvole aŭskultu!

Sekve prezidanto de UEA sinjoro Renato Corsetti faris prelegon pri la graveco de la gepatraj lingvoj por sanmensa ekvilibro.

Ankaŭ sinjoro Radojica Petrovic, prezidanto de ILEL parolis pri la projekto Interkulturo de ILEL .

La unua kunsido enkonduke emfazas la lingvajn aspektojn aŭ implicojn de eduksistemaj praktikoj en Eŭropo kaj Barato kaj de la Jarmilaj Evoluigaj Celoj de UN. En la tria kunveno, ĉeestantoj aŭskultis la raportojn de la diskutgrupoj, esprimis opiniojn, starigis demandojn kaj vekis respondojn pri la ĉefaj ideoj kaj proponojn koncerne la diversajn flankojn de la Kongresa Temo.