• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-28 16:14:36    
Tago de la Lernejo de la 91-a UK en Florenco de Italio

cri

Dum Universala Kongreso en Florenco, la programo Instruado de Esperanto en Universitato estas dividta en kvar partojn, Edukado kaj Instruado de Esperanto en Italio, Esperanto en Lernejoj de Eŭropo, Esperanto en Universitatoj kaj Instruado de Esperanto tutmonde.

Universitat-nivelaj kursoj de Esperanto okazas en pli ol cent universitatoj kaj institucioj de alta edukado en la mondo. Kiam oni parolas pri universitat-nivela instruado de scienco per Esperanto, oni nature pensas pri du institucioj kiuj emfazas la rolon de Esperanto en la scienca kaj en universitata instruado: Akademio Internacia de la Sciencoj kaj Internacia Kongresa Universitato.

En la tria diskutkunveno, estrarano de UEA sinjoro Amri Wandel faris prelegojn kun jenaj temo: Lerni Esperanton kaj Studi per Esperanto Universitatnivele.

Universitat-nivelaj kursoj de Esperanto okazas en pli ol cent universitatoj kaj institucioj de alta eduko en la mondo. Sed kiam ni parolas pri universitat-nivela instruado de scienco per Esperanto, elstariĝas du institucioj kiuj emfazas la rolon de Esperanto en la scienco kaj en universitata instruado: Akademio Internacia de la Sciencoj kaj Internacia Kongresa Universitato. Nun ni kune aprecu prelegon de sinjoro Amri Wandel.

En la naŭdekaj jaroj, kadre de la scienca kaj faka agado de UEA, Amri Wandel iniciatis komunajn AIS- kaj IKU-sesiojn. En 1995 okazis en Tampere la unua komuna sesio. De tiam preskaŭ ĉiujare estis aranĝita komuna sesio sub la nomo AIS-IKU.

Estas menciinde, ke unuafoje en 1997 kaj poste ĉiujare la kompletaj tekstoj de prelegoj de IKU aperas libroforme en la tiel nomata IKU-libro. Ĝia celo estas utiligo de la IKU-libroj por eksteraj rilatoj.

Sekve estrarano de UEA sinjoro Yu Tao faris prelegon, kiu temas pri Esperanto en ĉinaj universitatoj.