• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-11-29 14:38:31    
Nova prezidento de Kongolando (Kinŝaso) alfrontas defion kaj ŝancon

cri

La 27-an de tiu ĉi monato, la Supera Juĝejo de Kongolando (Kinŝaso) malakceptis proceson, elmetitan de la vicprezidento Jean Pierre Bemba kontraŭ la balota rezulto de la prezidenteca elektado, kaj konfirmis, ke la nuna prezidento Joseph Kabila, kiu sukcesis en la dua bolotado, okazinta la 29-an oktobre, elektiĝis kiel nova prezidento.

Oni opinias, ke la nova prezidento, 35-jara Joseph Kabila, portos tre dornan taskon kaj bezonas longan klopodon por rekonstrui la landon, en kiu la popolo delonge suferas malriĉecon pro milita kaoso.

La unua problemo, kiun Joseph Kabila alfrontos, estas kiel trakti la rilatojn kun la rivalo Jean Pierre Bemba. Jam en la komenco de la elektado, Jean Pierre Bemba montris fortan malamon kontraŭ Joseph Kabila, kaj tia malamo ĉiaokaze eblas eksplodi per milita ago. Antaŭ la publikigo de rezulto de la unua balotado, okazis intensa konflikto inter armitoj de Jean Pierre Bemba kaj gardistaro de Joseph Kabila. Post la publikigo de rezulto de la dua balotado, Jean Pierre Bemba anoncis, ke li protestos kontraŭ la rezulto per leĝaj kanaloj, tamen multaj kredis, ke la surstrata tumulto kaj bruligo de la Supera Juĝejo, okazintaj la 21-an en Kinŝaso, estas prikomplotitaj de li. La 28-an de tiu ĉi monato en Kinŝaso, pere de sia propra televidstacio Jean Pierre Bemba deklaris, ke li akceptas la definitivan verdikton de la Supera Juĝejo pri la gajno de Joseph Kabila, kaj ke li aliĝos al politika opoziciantaro. La rivalado inter la du homoj ŝajne ĉesis, tamen tio estas portempa.

La dua problemo, kiun Joseph Kabila alfrontos, estas gajni subtenojn de loĝantoj en la okcidenta regiono, inkluzive de Kinŝaso. Joseph Kabila naskiĝis en la orienta parto de Kongolando (Kinŝaso). Depost la enoficiĝo kiel prezidento en 2001, li sin dediĉas por mildigi oftan konflikton en la orienta regiono, pro tio li gajnis fidon de loĝantoj en tiu ĉi regiono. Liaj partizanoj estas ĉefe en tiu ĉi regiono. Pro lia fono, delonge li estas rigardata de iuj kiel fremdulo. Por li, la plej juna ŝtatestro en Afriko, la aĝo de 35 jaroj estas avantaĝo kaj ankaŭ malsupereco, ĉar kutime oni opinias junan gvidanton sensperta.

Krome, antaŭ la elektado, ankoraŭ ne unuiĝis armitaj fortoj en tiu ĉi lando. Laŭ plano, la transira registaro devas reorganizi diversgrupajn armitojn kaj starigi novan nacian armeon kun 100 mil membroj antaŭ 2005. Enoficiĝinte, Joseph Kabila tuj alfrontos tiun ĉi dornan problemon, ĉar li devas traktadi kun diversaj armitaj grupoj por ilin varbi.

Malgraŭ diversaj malfaciloj, tamen pozitivaj faktoroj helpos al Joseph Kabila rapide rekonstrui la landon. 46 jarojn post la sendependiĝo, Kongolando (Kinŝaso) unuafoje okazigis demokratian elektadon, kiu spegulis popolan volon. La popolo, kiu delonge suferas de milita kaoso, finfine ĝuas frukton de demokratio. Kongolando posedas riĉajn resursojn, kiuj metos bonan fundamenton por rekonstruado de la lando.