• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-04 16:15:06    
Taifuno Durio atakis Filipinojn

cri

En la 30-a de novembro la taifuno Durio je la rapido de ĉiuhore 256 kilometroj furioze atakis la orientan parton de Filipinoj. Pluvego kaj terŝtona lavango, kaŭzitaj de la taifuno, portis al tiu ĉi lando gravan damaĝon. La 3-an de decembro, sinjorino Gloria Macapagal Arroyo, prezidento de Filipinoj, deklaris, ke la lando estu en la kontraŭkatastrofa stato.

Pluvego kontinue kaj furioze ravinigis la vulkanon Mayon, troviĝantan en la orienta provinco Albay, tio kaŭzis terŝtonan lavangon. Iuj vilaĝoj estis enterigitaj de koto kaj grandegaj ŝtonoj. En la 3-a de novembro, Richard Gordon, prezidanto de la Ruĝa Kruco de Filipinoj, konfesis, ke taifuno kaj terŝtona lavango mortigis almenaŭ 406 homojn, kaj 398 homoj perdiĝis. Pro malfunkciado de telekomuniko kaj ekipaĵoj de elektroprovizado, detruitaj de la tajfuno, la savado iras malfacile. Laŭ prognozo de savantoj, la nombro de mortintoj pliiĝos. De la lastaj tagoj en 11 provincoj ĉirkaŭ 500 mil loĝantoj rifuĝas al aliaj lokoj pro detruiĝo de domoj. La taifuno draŝis produktejojn de kokoso kaj rizo. Ĝi alportis al agrikulturo ekonomian perdon je ĉirkaŭ 10 milionoj da usonaj dolaroj. Laŭ prognozo de koncernaj aŭtoritatoj, ekonomia perdo de infrastrukturo atingis ĉirkaŭ 20 milionojn da usonaj dolaroj.

Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco montris, ke Filipinoj estas unu el la landoj, kiuj plej facile suferas katastrofon en la mondo. Ĉiujare averaĝe 20 tropikaj musonoj el Pacifiko atakas insulojn, troviĝantajn en la orienta kaj norda partoj de tiu ĉi lando. Krome pro tio, ke la lando situas sur la sisma zono de Pacifiko kaj en la kunfluejo de kontinentaj blokoj, en tiu ĉi lando ofte erupcias vulkanoj kaj okazas tertremo.

Kompare kun damaĝoj de aliaj taifunoj en la kuranta jaro, tiu de la taifuno Durio estas pli multe grava pro kunago de la taifuno kaj vulkano. Surteriĝante la taifuno Durio renkontis baron de neniu monto, tial ĝi estis tre furioza kaj detruiva. Mayon estas unu el la plej aktivaj vulkanoj en Filipinoj. Aŭguste de la kuranta jaro ĝi ekaktivis kaj kelkfoje iom erupciis. Tiam la loka registaro evakuigis kelkdek mil loĝantojn el la regiono ĉirkaŭ la vulkano. Septembre la vulkano iom silentiĝis, kaj loĝantoj revenis al la hejmo, tamen la terŝtona lavango, abrupta kaj fatala, trafis ilin.

En la deklaro, la prezidento Gloria Macapagal Arroyo diris, ke la registaro plue mobilizos ĉiujn fortojn por serĉi postvivantojn, kaj jam sankciis asigni 20,12 milionojn da usonaj dolaroj por la rekonstruado. Krome la Ruĝa Kruco de Filipinoj urĝe apelaciis al la internacia socio liveri tendojn, trinkakvon, litkovrilojn kaj aliajn materialojn. Nederlando, Japanio, Kanado kaj Internacia Federacio de la Ruĝa Kruco kaj la Ruĝa Krescento jam promesis liveri humanisman helpon al Filipinoj.