• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-06 17:27:24    
6-flanka interparolo pri irana nuklea problemo ne atingis konkretan interkonsenton pri puno al Irano

cri

La 5-an de decembro en Parizo, oficistoj de la Ministerioj de Eksteraj Aferoj de Francio, Britio, Germanio, Usono, Ĉinio kaj Rusio, respondecaj pri politikaj aferoj, okazigis kunvenon por diskuti pri projekto de punado al Irano pro ĝia nuklea problemo. Post la kunveno la franca Ministerio de Eksteraj Aferoj publikigis komunikon, kiu montras, ke la 6 landoj gajnis "esencan progreson" rilate la problemon pri punado al Irano, tamen ne atingis konkretan interkonsenton.

La komuniko diras, ke ĉiuj 6 landoj konsentis, ke la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj pasigu rezolucion pri efika punado, opiniante, ke la punado celas dubindaj nukleaj aktivadoj. Tamen la 6 landoj ankoraǔ ne solvis kelkajn detalajn problemojn. Oni baldaǔ daǔre diskutos pri tiuj problemoj.

Antaǔ tio, en la 28-a de novembro, Francio, Germanio kaj Britio jam ellaboris rezolucian skizon de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj pri punaj rimedoj kontraǔ Irano kaj prezentis la rezolucian skizon al Ĉinio, Rusio kaj Usono por peti opiniojn de tiuj landoj. Laǔ la rezolucia skizo oni faros ekonomian punadon al Irano, limigos iranajn civitanojn vojaĝi eksterlanden kaj frostigos deponitajn monsumojn de iranaj civitanoj en aliaj landoj, kiuj probable uziĝas en la nuklea aktivado de la irana instanco. Laǔ malkaŝo de diplomatoj, Usono kaj Rusio havas rimarkindan diverĝon pri la unua nuklea elektra stacio de Irano. Por eviti tion, ke la 5 konstantaj membroj de Unuiĝintaj Nacioj kaj Germanio havu malsamajn starpunktojn pri punado al Irano, la rezolucia skizo evidente "malfortigas" la diron pri tiu ĉi problemo. Tamen ĝis nun Rusio kaj aliaj landoj ankoraǔ opinias, ke la komerca kaj ekonomia punado al Irano elmetita de Eǔropa Unio estas tro severa, dum Usono opinias, ke la punado estas multe malpli ol sufiĉa.

Analizistoj opinias, ke en ĉi-foja interparolo oni ne atingis konkretan interkonsenton pro tio, ke la 6 landoj ankoraǔ havas diverĝojn pri punado al Irano.

Francio ĉiam pledas por tio, ke oni devigu Iranon al intertraktado per diplomatiaj rimedoj. La 1-an de decembro, proparolanto de la franca Ministerio de Eksteraj Aferoj Jean-Baptiste Mattei esprimis, ke la punado al Irano ne estas celo, sed por devigi Iranon reveni al la tablo de intertraktado.

Ankaǔ Ĉinio plurfoje reasertis sian esperon, ke ĉi-foja interparolo utilu por la paca solvo de la irana nuklea problemo per politikaj kaj diplomatiaj rimedoj.

Rusio tamen esprimis, ke ĝi ne subtenas preni severajn punajn rimedojn kontraǔ Irano. Tamen la sinteno de Usono estas la plej malcedema.