• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-11 16:15:07    
Akriĝis fluktuado de politika situacio en Libano

cri

La 10-an de decembro en Bejruto, la ĉefurbo de Libano, partizanoj de Hezbollah kaj ĝiaj aliancanoj lanĉis grandan manifestacion, postulantan, ke la ĉefministro Fuad Siniora rezignu la oficon. Tiu ĉi manifestacio akrigis fluktuadon de la politika situacio en Libano.

Tiutage manifestaciantoj el diversaj direktoj svarmis al la urba centro kaj kolektiĝis ĉirkaŭ la oficejo de la ĉefministro Fuad Siniora. Svingante diversajn flagojn, ili laŭte kriis "Fuad Siniora, for de la posteno!"

Sheikh Naim Kassem, estratrano de Hezbollah, diris, ke ili ne celas regi la registaron, sed postulas partopreni en ŝtataj aferoj. Tiutage Michel Aoun, gvidanto de Libera Patriota Movado, faris parolon en televida kanalo. Li minacis, ke se oni ne povos trovi solvan projekton, Hezbollah kaj ĝiaj aliancanoj proklamos fondi transiran registaron kaj antaŭdate okazigos parlamentan elektadon.

Por preventi akriĝon de la situacio, tiutage la libana registara armeo dispoziciis grandan nombron da armeanoj en la urba centro kaj ĉirkaŭ registaraj institucioj, tio estas tre malofta sekuriga metodo de la lastaj jaroj. Proparolanto de la registara armeo prognozis, ke tiutage la nombro de manifestaciantoj atingis almenaŭ kelkcent milojn. Li diris ankaŭ, ke la granda manifestacio estas senprecedenca en la libana historio.

Post kiam eksplodis konflikto inter Hezbollah kaj israelaj trupoj julie de la kuranta jaro, Hezbollah ege malkontentiĝis pro tio, ke la libana registaro restis indiferenta dum la konflikto, kaj postulis senarmigi forton de Hezbollah post la konflikto. Pro tio Hezbollah kune kun siaj aliancanoj premis la registaron, postulante aldoni la procenton de iliaj sidlokoj en la parlamento por akiri vetoon. Sed poste en la tutlanda interkonsiliĝa konferenco, sunaista sekto, la parlamenta majoritato, kaj la kristanisma partio rifuzis tiun ĉi postulon, kaj pro tio 6 kabinetaj membroj el Hezbollah kaj ĝiaj aliancanoj rezignis la oficon. En la fino de la lasta monato, post kiam Pierre Gemayel, membro de la parlamenta majoritato kaj industria ministr,o estis murdita, la parlamenta majoritato okupas nur 17 sidlokojn en la nuna registaro konsistanta el 24 membroj. Laŭ libana koncerna leĝo, kiam la nombro de kabinetaj membroj malsufiĉas je triono, la registaro devas reorganiziĝi. Laŭ principo de la Taif-a Interkonsento, subskribita por haltigo de la libana interna milito, pri distribuado de politika povo inter diversaj sektoj, post la eliro de ŝijaista partio el la kabineto, la nuna registaro estas forte pridubata pro ĝia leĝa valideco. Ĝuste pro tio, en la 9-a de decembro libana prezidento Emile Lahoud rifuzis subskribi dokumentojn, prezentitajn de la registaro pri starigo de internacia tribunalo kontraŭ la murdo de la eksa ĉefministro Rafic Hariri.

Oni opinias, ke la manifestacio, kiu daŭris jam en 10 tagoj, kaj precipe tiu, okazinta en la 10-a de tiu ĉi monato, plu akrigis politikan fluktuadon en Libano, kaj probable kaŭzos secesion de la ŝtato.