• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-12 15:50:30    
Restarigo de diplomatiaj rilatoj inter Sirio kaj Irako

cri

La 11-an de decembro, iraka kaj siria ambasadorejoj en reciproka lando okazigis ceremonion por restarigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj post la interrompiĝo dum 24 jaroj.

En la ceremonio, okazinta en la siria ambasadorejo en Irako, siria eksterafera vicministro Farooq Taha diris, ke restarigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj spegulas la deziron de la dulandaj registaroj, plifortigi kunlaboron, kaj Sirio subtenas politikan procezon de Irako. Li diris ankaŭ, ke la retiro de alilandaj trupoj el Irako favoras protekti suverenecon kaj stabilecon de Irako.

Oficisto el la iraka Ministerio pri Eksteraj Aferoj diris, ke reveno de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj al normala orbito konformas al komunaj interesoj de la dulandaj popoloj.

Sirio kaj Irako estas najbaroj kaj ambaŭ apartenas al la araba mondo, tamen delonge la du landoj ne bone rilatis unu al la alia. Komence de 80-aj jaroj de la lasta jarcento aperis grava diverĝo inter regantaj partioj de la du landoj pro malsamaj politikaj ideoj. En 1982 Sirio kritikis Irakon, ke ĝi kaŝe subtenas al islama ekstremisma organizo murdi la sirian prezidenton Bashar Assad, kaj instigis ribelon en la norda parto de Sirio. Pro tio Sirio rompis la diplomatiajn rilatojn kun la tiama iraka registaro. Dum la milito inter Irako kaj Irano, Sirio estis la sola araba lando, kiu subtenis Iranon.

Post la iraka milito, pro tio, ke perforto ankoraŭ oftas en Irako kaj plurfoje trafis diplomatojn el arabaj landoj, kaj ankaŭ pro opono kontraŭ la usona invado, arabaj landoj tenas la diplomatian komunikadon kun tiu ĉi lando je malalta nivelo. Irako urĝe deziris trarompi la diplomatian stagnon, tamen Sirio skrupulis al la iraka registaro, apogita de Usono, tial la rilatoj inter la du landoj restis stagnaj. Sed en la lasta monato siria eksterafera ministro Walid al-Maalim vizitis Irakon kaj subite proklamis restartigon de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, tio tuj vekis atenton de la mondo.

Kiel konate, Sirio delonge kontraŭstaras al Usono en regionaj aferoj, tial Sirio ĉiam suferas usonan premon. Sirio estas malforta lando kaj jam sentis sin senpova en longa kontraŭstaro al Usono kaj okcidentaj landoj. Pro tio Sirio esperas plibonigi la rilatojn kun Usono sub la kondiĉo de la persisto en ŝtataj interesoj, tamen ĝi neniam ricevis pozitivan respondon de Usono. Komence de la lasta monato, Respublika Partio perdis la majoritatecon en la Senato kaj Ĉambro de Reprezentantoj pro la malsukceso en la usona mezperioda elektado. Alfrontante la torentan tajdon kontraŭ milito, la usona registaro devigite konsideris ŝanĝi la politikon pri Irako. Ĝuste en tiu ĉi situacio, Sirio kaptis la ŝancon kaj deklaris plibonigi la rilatojn kun Usono. La intenco estas evidenta, ke Sirio montris al Usono la sintenon kunlabori kun Usono pri la sekureca problemo de Irako.