• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-13 14:12:40    
Irako baraktas en kirlo de perfortaĵo

cri

Por la iraka popolo, la baldaŭ forpasonta jaro 2006 estas sendube malesperiga. En tiu ĉi lando situacio kontinue malboniĝas, perfortaĵo akriĝas, kaj la nombro de viktimoj grandiĝas.

Februare de la kuranta jaro, la ŝijaista moskeo Ali al-Hadi, troviĝanta en la urbo Samarra, estis bombe atakita, tio provokis religian konflikton inter ŝijaistoj kaj sunaistoj. Maje Nuri al-Maliky, gvidanto de la ŝijaista partio Dawa, organizis nacian unuiĝan registaron. Li direktis ĉefan taskon de la registaro al restarigo de sekureco kaj paco, kaj elmetis politikajn proponojn, inkluzive la planon pri nacia repacigo. Sed fakto atestis, ke tiuj ĉi klopodoj ne atingis atenditan efikon. Baldaŭ forpasos la jaro 2006, tamen perfortaĵo kaj atako ankoraŭ regas en tiu ĉi lando. La 30-an de novembro, usona prezidento Bush kaj iraka prezidento Nuri al-Maliky kunvenis al Jordanio. Ili diskutis pri la iraka situacio. Rilate al tio, Muhammad Saleh Al-Musfir, profesoro el la fakultato de internaciaj rilatoj de Katara Universitato, komentis, ke la du prezidentoj intervidiĝis ne en Bagdado, sed en Jordanio, de tio oni povas rimarki, kiel malbona estas la sekureca stato en Irako, malgraŭ tio, ke en Bagdado garnizonas ĉirkaŭ 150 mil usonaj armeanoj, tamen Bush ankoraŭ ne kuraĝis viziti tiun ĉi urbon.

Analizantoj el arabaj landoj opiniis, ke pluraj faktoroj kaŭzis fluktuadon de la iraka situacio. Unue, estante la okupanto, Usono ĉiam intencas transformi Irakon laŭ sia volo, tio vekis fortan oponon de la iraka popolo kaj eĉ tiuj en la mezorientazia regiono, kaj provokis atakojn kontraŭ Usono. Krome, la kovata malamo inter sunaistoj, ŝijaistoj kaj kurdoj delonge ne povas interpaciĝi, kaj kontraŭstaro inter diversaj politikaj fortoj pro distribuado de povo akriĝas tago post tago, ĉio ĉi kaŭzis longdaŭrajn konflikton inter sektoj kaj internan batalon.

Sendube la popolo plej multe suferas de la fluktuado en Irako. Laŭ raporto, publikigita de UN novembre, en oktobro de la kuranta jaro jam pli ol 3 700 irakaj civiluloj mortis pro diversaj perfortaĵoj. Depost eksplodo de la iraka milito jam ĉirkaŭ 600 mil irakaj civiluloj pereis en atakoj.

Milito kaj perforto perdigis al la popolo la rajton de normala vivo kaj detruis ekonomion de tiu ĉi lando. Ĉiujara pohoma enspezo de irakanoj estas nur malpli ol triono de tiu de 3 600 usonaj dolaroj antaŭ la milito.

Ankaŭ Usono elspezis grandsuman pagon pro fluktuado de la iraka situacio. Oni atentas tion, ĉu la usona registaro reguligos la politikon pri Irako laŭ proponoj, elmetitaj de la parlamenta esplorgrupo pri la iraka problemo, kaj esperas, ke la regulado favoros sanĝi la nunan fluktuadon. Sed oni ĝenerale opiniis, ke la iraka estonteco devas esti decidata de la iraka popolo mem, kaj diversaj sektoj devas plene elvolvi politikan saĝon kaj kunlaboran spiriton konsiderante la ĝeneralan celon kaj fari sian kontribuon por restarigo de la stabila situacio.