• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-14 14:23:19    
Hinda ĉefministro vizitas Japanion

cri

La 13-an de decembro hinda ĉefministro Manmohan Singh komencis 4-tagan viziton al Japanio. Dum la vizito la du landoj proklamos starigon de la strategiaj tutmondaj partneraj rilatoj.

Antaŭ la ekveturo Manmohan Singh anoncis, ke pro ŝanĝiĝo de la regiona kaj internacia situacioj, Hindio kaj Japanio kontinue proksimiĝas en politikaj, ekonomiaj kaj strategiaj interesoj, kaj la rilatoj inter la du landoj baldaŭ eniros en novan periodon vigloplenan. Li diris, ke li rigardas ĉi-fojan viziton kiel la gravan ŝancon, antaŭenpuŝi la hindan politikon pri la oriento kaj plifortigi la kunlaboron kun orientaziaj landoj. Li interkonsiliĝos kun japana ĉefministro Shinzo Abe pri altigo de la strategiaj tutmondaj partneraj rilatoj inter la du landoj kaj pri disvolvo de la ekonomia kunlaboro por antaŭenpuŝi kunlaboron inter la du landoj en sekureco, batalo kontraŭ terorismo, energio, transporto, scienctekniko kaj kulturo. Dum la vizito la du landoj publikigos komunan deklaron kaj proklamos altigi la tutmondajn partnerajn rilatojn inter la du landoj al strategiaj tutmondaj partneraj rilatoj. Plifrue japana ĉefministro Shinzo Abe esperis, ke la du landoj altigos la rilatojn kaj partneriĝos helpe de la vizito de Manmohan Singh por antaŭenpuŝi disvolvon de la dulandaj rilatoj per aktiva sinteno.

La plej grava afero por la vizito de Manmohan Singh sendube estas antaŭenpuŝi disvolvon de la komercaj rilatoj inter la du landoj kaj tiri al Hindio pli da japanaj investoj. Hindio estas la 4-a granda lando por japana investado. Japanio investas ĉefe en trafiko, telekomuniko, energio kaj kemiindustrio de Hindio. Laŭ prognozo, en la venontaj 3 jaroj la japana rekta investo en Hindio atingos ĉirkaŭ 2 miliardojn da usonaj dolaroj. Dum la vizito de Manmohan Singh la du landoj ankaŭ subskribos plurajn interkonsentojn pri komerca kunlaboro. Laŭ plano, januare de la venonta jaro la du landoj komencos traktadon pri liberkomerco. Japanio investos 1,23 miliardojn da usonaj dolaroj por konstruado de vojo, aerodromo kaj turismaj instalaĵoj en la norda kaj orienta partoj de Hindio.

Unu el gravaj temoj de la interparolo de la dulandaj gvidantoj koncernas al la hinda dislvolvo de nuklea tekniko por civila uzo. Hindio esperas ricevi japanan subtenon. Japanio estas la sola lando, kiu suferis nuklean atakon, kaj ankaŭ unu el nukleaj potencoj en la mondo, tial Japanio ludas tre gravan rolon en internacia kunlaboro pri nuklea tekniko, kiun Hindio deziras akiri. M. K. Narayanan, hinda ŝtata konsilanto pri sekureco, kredis, ke Japanio povos kompreni la hindan postulon pri nuklea energio kaj doni subtenon al Hindio. Sed hindaj amaskomunikiloj opiniis, ke post la hinda nuklea provo en 1998, Japanio ekpraktikis ekonomian punon al Hindio, kaj pro la japana nefleksebla starpunkto pri nedisvastigo de nukleaj armiloj, Hindio ankoraŭ ne subskribis la Konvencion pri Nedisvastigo de Nukleaj Armiloj, tial Hindio ne devas tro multe atendi bonan rezulton rilate al la civila nukleenergio.