• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-19 15:55:29    
Dokumentoj konviktaj al respondeco de Saddam Hussein

cri

La 18-an de tiu ĉi monato, iraka eksprezidento Saddam Hussein kaj 6 komplicoj refoje aperis en tribunalo. Kiel akuzitoj pro masakro de kurdoj, la agado Anfal en 1988, ili akceptis pridemandon. Koncernaj dokumentoj, montritaj de prokuroro, konviktas la eksan prezidenton Saddam Hussein pri respondeco al la agado Anfal.

Saddam Hussein kaj la 6 komplicoj estas akuzitaj pro tio, ke ili lanĉis la agadon Anfal, masakri kaj elimini kurdojn en la norda parto de Irako, 1988. Ĉirkaŭ 180 mil kurdoj pereis en tiu ĉi terura masakro. Saddam Hussein kaj ties kuzo Ali Hassan al-Majid, titolita Kemia Ali, estas akuzitaj pro la krimoj de genocido, kontraŭhomaro kaj milito, la aliaj 5 estas akuzitaj pro la krimoj de milito kaj kontraŭhomaro.

La tribunalo unuafoje juĝis la kazon de la agado Anfal en la 21-a de aŭgusto de tiu ĉi jaro. Pli ol 70 homoj depoziciis, ke la eksa registara armeo bruligis vilaĝojn kaj per kemiaj armiloj mortigis kurdojn. Post la depozicia fazo, akuzanto de la kazo komencis montri koncernajn dokumentojn por konvikti la akuzitojn pri respondeco al la agado Anfal. Akuzanto unue montris memorandon, verkitan de la eksa militinforma agentejo en 1987. Laŭ noto de tiu ĉi memorando, la militinforma agentejo prezentis al la prezidenta oficejo peton pri uzo de mustardogaso kaj sarino al kurdoj. Dua depozicio montris, ke Saddam Hussein ordonis al la militinforma agentejo esplori la eblecon pri abrupta atako al la kurda armita forto per kemiaj armiloj.

Alia memorando de la militinforma agentejo montris, ke tiu ĉi agentejo ricevis de la prezidenta oficejo sankcion pri uzo de "specialaj armiloj en iu milita ago. La sankcio emfazas, ke antaŭ ol peti instrukcion de prezidento, oni nepre ne devas lanĉi ian ajn atakon. "Specialaj armiloj" estas opiniita pseŭdonomo, farita de la tiama iraka registaro por kemiaj armiloj.

Rilate al tiuj ĉi akuzaĵoj, Saddam Hussein diris, ke li respondecas pri la uzo de normalaj kaj kemiaj armiloj en la milito inter Irako kaj Irano, tamen li ne ordonis ataki irakanojn. Laŭ li, la menciitaj akuzaĵoj ofendas lin.

Advokato de Saddam Hussein diris en la tribunalo, ke la agado Anfal estis lanĉita kiel laŭleĝa militago kontraŭ kurdoj, ĉar tiam en la milito la kurda milico helpis Iranon.

Sabir al-Douri, komplico de tiu ĉi kazo kaj respondeculo de la eksa militinforma agentejo dubis pri la montritaj dokumentoj. Li diris, ke la "specialaj armiloj kaj bombardado" estis direktitaj nur al Irano.

En la 5-a de novembro la Iraka Supera Juĝejo faris verdikton al Saddam Hussein kaj liaj 7 altrangaj asistantoj rilate al la murdo de 148 ŝijaistoj de la vilaĝo Dujail en 1982. Saddam Hussein estis verdiktita je mortpuno. Sed advokato de Saddam Hussein elmetis apelacion en la 3-a de decembro. La 15-an de tiu ĉi monato iraka ĉefministro Nuri al-Maliky diris, ke rezulto de la definitiva juĝo estos publikigata en la venontaj kelkaj tagoj; se la apelacia juĝejo tenos la antaŭan verdikton, Saddam Hussein estos ekzekutata en 30 tagoj; se la apelacia juĝejo kontestos la antaŭan verdikton, la Supera Juĝejo refoje juĝos la kazon pri murdo de ŝijaistoj de la vilaĝo Dujail.