• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-27 14:53:21    
Ho Chi Minh kaj Esperanto

cri
Ho Chi Minh estis granda patrioto kaj revoluciulo de Vjetnamio. Li vivis, laboris kaj dediĉis sin al revoluciaj aktivadoj en Anglio, Ĉinio, Francio, Germanio, Italio, Rusio kaj aliaj landoj.

Stariginte intimajn rilatojn kun lokanoj ĉie, kie li estis, Ho Chi Minh ĉiam senĉece studis lokajn kutimojn, atente serĉesploris revoluciajn spertojn kaj diligente lernis nacilingvojn.

En 1935, en la Kvina Kongreso de Kominterno, kiu okazis en Rusio, respondinte la demandon de la organiza komitato "Kiujn lingvojn vi scias?" Li skribis en la deklarilon: 'la francan, la anglan, ĉinan, la germanan, italan, rusan kaj vjetnaman'.

Nuntempe, surbaze de fidindaj fontoj de informado mi malkovris, ke li sciis ankaŭ Esperanton, kaj Ho Chi Minh reale estis esperantisto. De 1914 ĝis 1917 Ho Chi Minh vivis en Anglio. Krom la anglan lingvon, li lernis ankaŭ Esperanton, partoprenis la sindikatan movadon kaj la skoltisman organizon de Anglio. Tiutempe anglaj skoltoj ŝatis paroli Esperanton en siaj kunsidoj kaj renkontiĝoj.

Post la Aŭgusta Revolucio de 1945 krom la francan, anglan kaj ĉinan, la Radiostacio de Vjetnamio uzis ankaŭ Esperanton por elsendi siajn novaĵojn tra la mondo. Prezidanto Ho Chi Minh sugestis al tiama direktoro de "Voĉo de Vjetnamio", ke Esperanto, krom aliaj lingvoj, estis utiligata por disvastigi tra la mondo la "Deklaracion de Sendependo" de Vjetnamio. Tiamaniere Vjetnamio estis la unua azia lando uzinta la internacian lingvon en radio. La ĉiutaga radio-elsendo en Esperanto daŭris de septembro 1945 ĝis la eksplodo de la agresmilito fare de la francaj koloniistoj en Vjetnamio en decembro 1946.

En 1954, post la subskribo de la Ĝeneva Konvencio por paco en Hindoĉinio, internacia kontrola delegacio konsistanta el reprezentantoj de Hindio, Kanado kaj Pollando alvenis Vjetnamion por efektivigi sian funkcion. La delegacio estis akceptita de la Prezidanto Ho Chi Minh. En tiu renkontiĝo Prezidanto Ho parolis angle kaj france kun la gastoj. Turninte sin al polaj delegitoj li subite demandis: "Ĉi tie ĉeestas reprezentantoj de Pollando, la patrujo de Doktoro Zamenhof, la kreinto de la internacia lingvo? Do kiu el vi povas paroli Esperanton?". Du el ili levis siajn brakojn. Ho Chi Minh montriĝis ĝoja kaj de tiu ĉi momento li babiladis kun tiuj poloj en Esperanto.

En 1956 eminenta vjetnama esperantisto, ambasadoro Nguyen Van Kinh (kiu poste fariĝis Honora Prezidanto de Vjetnama Pacdefenda Esperantista Asocio) demandis la opinion de la Prezidanto Ho Chi Minh pri la intenco fondi Esperanto-Asocion en nia lando, li tuj respondis "Necesas ekfari tiun laboron. Mi subtenos vin !"

Nguyen Van Kinh krome rakontis, ke Ho Chi Minh fojfoje donis sian opinion, ke "Esperanto estas belsona lingvo"

Konvinkite pri la literatura kapablo de Esperanto, en 1960 Ho Chi Minh konsentis, ke la eminenta esperantisto kaj poeto Dao Anh Kha – nuna akademiano de Esperanto – traduku lian poemkolekton "Tagkajero en Prizono" Fakte tiu ĉi bela kaj fidela traduko estis ŝatata de la esperantista publiko en diversaj landoj.

En 1968, unu jaro antaŭ sia morto, dum vizito al aviadistoj de la Popolaj Armefortoj de Hanojo, en intima konversacio Ho Chi Minh foje klarigis al ili pri Esperanto. Li diris: "Ĉiuj nacianoj, krom sian patrinan lingvon, povas lerni nur Esperanton por egalrajte kontaktiĝi unu al la alia. Esperanto estas facila por la ellernado kompare kun la nacilingvoj"

Tiuj ĉi faktoj ja igas fieraj ĉiujn adeptojn de Zamenhof en nia lando. Nia granda gvidanto, nia karega onklo, kiun UNESKO honoris kiel "heroon de naciliberigo kaj homon de kulturo" (okaze de la centjara datreveno de lia naskiĝtago en 1990) estis ne nur varma subtenanto, helpanto de la Esperanto-Movado, sed ankaŭ esperantisto foje uzinta la internacian lingvon dum sia revolucia agado.