• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-12-29 16:24:55    
Ĉinio klopodas por plibonigi lernan kondiĉon por gefiloj de kamparaj laboristoj

cri
En la proksimume 20 jaroj, la ĉina ekonomio tenis altan kreskan rapidecon. Laŭ urbiĝa kaj industriiĝa procezo, granda nombro da kamparaj superfluaj laborantoj eniris en la urbojn de evoluintaj regionoj por serĉi laborajn ŝancojn. Sed la sekvanta problemo estas tio, kiel oni devas eduki la gefilojn de la kamparaj laboristoj. Kiel kreskigu ilin en bona kondiĉo? En hodiaŭa programero, ni konigos al vi la rimedojn prenatajn de diversaj lokoj de Ĉinio por plibonigi la lernan kondiĉon de gefiloj de kamparaj laboristoj.

En la lastaj jaroj, iuj ĉinaj urboj establis lernejojn por gefiloj de kamparaj laboristoj. Inter la lernejoj, iuj estis establitaj de registaro, kaj iuj estis finance subtenitaj de individuoj. Liverante edukan ŝancon al gefiloj de kamparaj laboristoj, al iuj lernejoj aperas manko de mono kaj malforteco de instruistoj, kaj ili ne povas atingi efikon de la oficiala edukado. Por liveri pli bonan edukan kondiĉon al gefiloj de kamparaj laboristoj, diversaj lokoj de Ĉinio kontrolas la lernejojn de gefiloj de kamparaj laboristoj, kaj planas fermi tiujn lernejojn, kiuj ne povas atingi kondiĉon de la ŝtata edukado. Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eduko Wang Xuming diris, ke Ĉinio faros reguligan administradon al tiuj lernejoj, akceptos la bonajn kaj nuligos la malbonajn. Li diris:

"Ni fermos tiujn lernejojn, kiuj ne atingos edukan kondiĉon difinitan de registaro, aŭ ne funkcias laŭ koncernaj reguloj. Kaj ni bone aranĝos la lernantojn de tiuj lernejoj. Ni ankaŭ premios kaj subtenos la bonkvalitajn lernejojn."

Wang Xuming diris, ke Ĉinio aligos la lernejojn de gefiloj de kamparaj laboristoj al unueca administrado, subtenos kaj gvidos la lernejojn kun eduka kondiĉo en tereno, financo, trejnado de instruistoj, kaj en aliaj flankoj.

Pri tiuj lernejoj, kiuj alfrontas sorton de fermiĝo, diversaj edukaj instancoj de Ĉinio esprimis, ke ili dissendos la lernantojn de tiuj lernejoj al la ordinaraj mezlernejoj aŭ elementaj lernejoj. Ili ankaŭ klare esprimis, ke gefiloj de la kamparaj laboristoj havas saman edukan rajton kun aliaj lernantoj, kaj la lernejoj ne devas postuli ajnan koston malobservante difinojn de registaro.

12-jaraĝa Ji Man devenis de la ĉina meza provinco Henan. Antaŭ 2 jaroj, ŝi venis al Pekino kune kun siaj gepatroj, kiuj laboras en Pekino. Ŝi estis sendita al iu elementa lernejo de gefiloj de kamparaj laboristoj establita de individuo. En septembro de la kuranta jaro, ŝi estis sendita al iu ordinara elementa lernejo. Ŝi diris al raportisto, ke eduka kondiĉo de la nova lernejo estas multe pli bona ol tiu de la antaŭa lernejo. Ŝi diris:

"Antaŭa lernejo ne havas sportejon. En sportaj lecionoj, ni povas nur fari hejmtaskon en klasĉambro. Unu instruisto gvidas plurajn kursojn. La sportejo de ĉi tiu lernejo estas tre granda, oni povas havi sportan kurson. Mi tre ĝojas."

Fermo al la lernejo de gefiloj de la kamparaj laboristoj kaŭzis grandan disputon. Unuflanke, iuj kamparanoj, kiuj eniris en urbojn por labori, dubas, ĉu la ŝtataj lernejoj egale traktos iliajn gefilojn. Ili ankaŭ timas, ke la ŝtataj lernejoj postulas altan koston. Krome, ankaŭ aranĝo de gefiloj de la kamparaj laboristoj al klasoj de ŝtataj lernejoj, kaj tio, ĉu ili rapide aliĝos al ĉiutaga vivo de la lernejo, estas disputataj fokusoj.

Tial, diversaj lokoj de Ĉinio prenas respondajn rimedojn, ekz. la kvartalo Haidian de Pekino asignis 13 milionojn da juanoj de renminbi por plikonstrui la ŝtatajn lernejojn kaj instali pupitrojn kaj seĝojn, por aranĝi gefilojn de la kamparaj laboristoj en proksiman ŝtatan lernejon. Ji Man estas unu el ili. En la urbo Wuxi de la ĉina orienta ĉemara provinco Jiangsu, la registaro rearanĝas la edukajn riĉfontojn por ke gefiloj de la kamparaj laboristoj sin anoncu kune kun aliaj lokaj lernantoj kaj pagu saman kotizon. Vicestro de la Wuxi-a Buroo pri Eduko Zhang Yizhong diris al raportisto, ke gefiloj de la kamparaj laboristoj ĝuos saman edukan ŝancon same kiel la lokaj lernantoj en Wuxi. Li diris:

"La eksterlokaj kaj lokaj infanoj kune estas dissendataj al diversaj klasoj kaj same estas edukataj. Ili kune progresas, kaj aliĝas al ĉi tiu urbo."

Unuflanke, ni devas ĉesigi funkciadon al la lernejoj de gefiloj de kamparaj laboristoj kun malbona eduka kondiĉo. Aliflanke, diversaj lokoj de Ĉinio praktikas helpan kaj subtenan politikon al la lernejoj kun forto. En la ĉina sudorienta provinco Zhejiang, la registaro helpas konstruadon de novaj konstruaĵoj de lernejoj, kaj liveras luatajn domojn kun malalta prevo. Ekde la jaro 1999, dank' al tiuj rimedoj plejpartaj lernejoj de gefiloj de la kamparaj laboristoj jam atingis la edukan normon, kaj solvis edukadon al pli ol 200 mil gefiloj de la kamparaj laboristoj.