Estante 40-jara, mi devigis min trovi staton de mezaĝeco, tamen vane. Mi apenaǔ sentis diferencon inter la mezaĝeco kaj la juneco, nek vidis perdiĝon de duono el plentaso da akvo.
Ĝis 50-jariĝo jam ne necesas serĉi senton pri la mezaĝeco, ĉar la 4 membroj malpli viglas, apetito degeneras, la okuloj ne plu brilas kaj... kaj en novjara tago mi legis librojn. Dume mi trafis fablon el Hindio:
Du homoj havis pounu tason da akvo antaǔ si. Trinkinte duonon de la akvo tiu deklaris, "Mi jam fortrinkis duonan tason da akvo." La alia asertis, "Mi havas ankoraǔ duontason da akvo!" Samas la kvanto de la akvo restanta en respektiva taso, tamen diferencas esence iliaj vidpunktoj. El la deklaro de la 1-a sentiĝas senpoveco kaj amaro; dum la aserto de la 2-a ŝajne plenas de espero kaj konsolo. La mezaĝeco troviĝas ĝuste en tia stato, ke oni jam fortrinkis duonan tason da akvo kaj diris, kun duontaso da akvo en la mano: "Mi jam trinkis duontasan akvon". Certe ekzistas pli multaj, kiuj diris aǔ diros ĉi tiujn vortojn, ol kiuj asertas pri posedo de ankoraǔ duona taso da akvo. Ne atingante la mezaĝecon oni neniel povas havi tian senton.
En la infaneco mi ofte ludis ĉe la rivero Taoer de la naskoloko. Foje, bruado de la akvo fluanta suden poeziece tiklis al mi la koron. Malgraǔ tio, ke mi ne kapablis improvize ĉanti poemon, mi rememoris vortojn el lernita teksto:
"Rimarkis foje Konfuzio ĉe rivero: 'Kiel ĉi akvo fluas for la tempo!'".
Tiam mi pensis, ke tiuj vortoj de Konfuzio ne havas profundan sencon, temante nur pri natura fenomeno. Post 30 jaroj, mi reiris al la naskoloko kaj vizitis la saman riveron. Mi renkontiĝis kun onklo Yu, kiu tiam ofte paŝtis ŝafojn ĉe la rivero. Sed kia nun la onklo? Mi staris antaǔ li, ĝiba, grizhara, surda kaj blindeta, tenante liajn manojn, sed li neniel povis min rekoni. Feliĉe, ke li ankoraǔ memoris mian infannomon.
Ho, la jaroj ŝanĝas nin! La tempo, kiel la rivero sub niaj piedoj, fluas kaj fluas. Nur tiumomente mi ekkonsciis, ke apenaǔ mi povas kiom kompreni la vivon, jam tiom da jaroj estas forsagintaj. Restas nur duontaso da akvo! Tamen ĝuste ĉi duona taso da akvo prezentiĝas aparte valora. Ĉi-momente, lipante la restantan akvon, ni ne povas ne retrospektive rememori la jam finitan duonon kaj senti, ke ĝia gusto restas sur la lango.
Reveninte el la pasinteco en la realon, mi ĝoje trovas, ke mi havas ankoraǔ duontason da akvo. Mi devas zorge ĝin gustumi, buŝeto post buŝeto, kaj percepti, kiel ĝi ondetas meze de la lango kaj dentoj, lirlas tra la gorĝo en la stomakon kaj sorbiĝas en la tuta organismo, anstataǔ haste ĝin fini per unu gluto.
Sekve ni rimarkas, ke la restanta duontaso da akvo ne nur ankoraǔ entenas pasion kaj amon, sed ankaǔ povas elvolvi sian potencon, malgraǔ tio, ke en la pasintaj jaroj ni nek fariĝis milionuloj nek gajnis grandan gloron nek ĝuis aplaǔdon nek atingis perfektecon.
Kompreneble elĉerpiĝos ankaǔ la lasta duono de la akvo. La plej granda senpoveco manifestiĝas en morto. La vivo, ĉar mallonga, montriĝas ege valora. Ni ĝueme trinku la lastan akvon anstataǔ lasi ĝin mem elvaporiĝi, kio signifas, ke ni laǔeble faru ion bonan por la homaro kaj la naturo.
(Ruan Zhi)
|