En la antikveco ĉinaj poetoj tro gardis fiksitajn formojn de poemoj, rimojn, ritmon, tonojn, versolongon, versonombron, paralelecon de difinitaj versoj en tonoj kaj kontrastecon de ideogramaj sencoj… En la historio de la moderna literaturo oni rompis tiun aŭ alian katenon, tiom pli en la nuntempa, ekzemple He Jingzhi, naskita en la gubernio Yixian de la provinco Shandong, 1924.
Finance helpate de parencoj kaj amikoj de la familio, li vizitis lernejojn elementan kaj normalan. Post eksplodo de la Kontraŭjapana Rezistomilito, li fuĝis al la provincoj Hubei kaj Sichuan, vizitis tieajn mezlernejojn, partoprenis en kontraŭjapana kaj nacisava aktivado kaj komencis lerni verkadon de poemoj kaj prozaĵoj. Influite de gazetoj kaj ĵurnaloj de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ankaŭ de progresaj libroj, li decidis iri al la revolucia sanktejo. En 1940 li kuris al Yan'an kaj aliĝis al la revoluciula vicaro. Poste li faris lernadon, en literatura fakultato de Lusin-a Arta Instituto. Ĝuste tiam kaj tie komenciĝis lia revolucia vivo kaj startis lia verkada vojo, kiel li poste (en 1956) rememoris:
Kaj jam mia
vera vivo,
tie
komenciĝis—
ĉe la kara
river' Yanhe,
en la groto
sur la leŭsa ebenaĵo!
En la jaro 1942, ŝanĝiĝis la poezia stilo de He Jingzhi, evidente pro influo de literaturartaj kunsidoj okazintaj en Yan'an. Li eĉ lernis durajn popolkantojn de la nordo de Shaanxi. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio (en 1949), lia versado atingis altan tajdon. En 1956 aperis politika liriko "Mi Kantu Elgorĝe!" kaj en 1963, "Kanto pri Lei Feng", kiuj disdonis vastan influon. En 1956, okazis serio da gravaj metamorfozoj en la produkta rilato, unuapaŝe firmiĝis la socialisma sistemo, proksimiĝis nova periodo de ekonomia kaj kultura konstruado, tre bela estis la spirita stato de la tuta Partio kaj tuta popolo kaj tre bona montriĝis la politika situacio kaj la ekonomia. Ĝuste en tia fono de la nova epoko, He Jingzhi verkis la versaĵon "Mi Kantu Elgorĝe!"
Socialisma
nektaro
penetras
en ĉiun nian
ĉeleton
kaj ĉiun
el niaj nervoj.
Kaj ĉiu bela sonĝo
fariĝis
realo.
Kaj la flugiloj de la sonĝo
nin portas
rapide
traflugi…
Ho mi jam
en la sino de la Partio
elkreskis Homo;
jen mia ruĝa vivo
estas skribita
en faldo
de punca flago.
En pli ol 40 jaroj He Jingzhi konstante esploradis poezion kaj strebadis, kion pruvas la 1-a poemaro "Sen Vintro" kaj postaj, ekzemple "Nokto de Vilaĝo', "Florado al Matena Suno", "Kolekto de Elgorĝa Kantado", "Oktobro de Ĉinio", kaj "Kanto por la 1-a de Aŭgusto". Li plej lertis en esprimado pri politikaj temoj. Ekzemple, parolante pri marŝado de la patrolando el la obskura pasinteco en la luman nunon, la poeto diris:
Kaj vi, ho,
knabino de la "sorto",
al ni ja
iam tiel kruelis,
sed vi hodiaŭ
subite
turnis rigardon
kaj tiom arde
jam nin ekamis,
kaj ni do
vin amas!
Ho vi, jen,
kamarado de l' "historio",
tutkorpe iam estis
vundita,
kaj larmoplena
sangante;
sed ni hodiaŭ
pri vi ja
tiom fieras!
Ni do surmetu
al vi la novan veston
plenan de
broditaj floroj
kaj de medaloj!
Li kantis, parolante pri "mi" kaj "ni":
Ho, mi, vi
eterne apartenas
al "nio",
la granda
revolucia kolektivo!
Jen de l' Partio
kreita al ni
senmorta
la vivo,
kaj senrivala
potenco
de l' patrolanda tero!
Ho! La estonta mondo
jam estas
en miaj manoj
en Niaj Manoj!
Tamen ni devas montri, ke en poemoj de He Jingzhi ofte arteco paliĝis pro troa politikeco esprimita per sloganoj kaj lozungoj. Bedaŭrinde! (Legiĝas "Revizito al Yan'an" en la "Ĉina Antologio 1949—1979, p. 385).
|