En la 10-a de januaro, akceptante interpelacion de la parlamento, brita ĉefministro Tony Blair diris, ke Usono aldonos pli ol 20 mil armeanojn al Irako, tamen Britio tenos la konstantan politikon pri Irako en la venonta periodo, kaj la britaj trupoj eble antaŭdate redonos al Irako la sekurecan regpovon en Basra. Li diris ankaŭ, ke situacio de la britaj trupoj en Basra ne estas tiel malfacila kiel tiu de la usonaj en Bagdado, tial Britio ne planas sendi al Irako pli da armeanoj.
La parolo de Tony Blair tuj vekis altan atenton. Iuj amaskomunikiloj montris, ke pro la enlanda premo, plifrue en tiu ĉi semajno Tony Blair elmetis demandon pri la ekzekuto al Saddam Hussein. La parolo, farita de li en la 10-a plue atestas, ke Britio ne sekvos Usonon. Ankaŭ la financa ministro Gordon Brown, kiu plej probable transprenos de Tony Balair la ĉefministrecon, anoncis, ke se li enoficiĝos kiel ĉefministro, li praktikos sendependan politikon pri Irako. Pro ilia sinteno, oni demandas do, kial Britio, kiu ĉiam sekvis Usonon rilate al la iraka problemo, nun ŝanĝis la konduton?
Analizistoj opiniis, ke tiu ĉi ŝanĝiĝo rezultis el du kaŭzoj. Unue pro la enlanda politiko: depost kiam Britio kune kun Usono lanĉis la irakan militon, la brita publiko ĉiam esprimas dubon pri leĝeco de la milito; pro tio la subtena procento de Tony Blair rapide malaltiĝis, kaj ankaŭ interne de la Labora Partio oni plurfoje minacis eksigi lin; fine li devigite decidis rezigni la oficon en la kuranta jaro. Due pro tio, ke Britio jam ne povas sendi al Irako pli da armeanoj: laŭ analizo de specialisto, pro tro longa distanco kaj multaj trupoj garnizonantaj alilande, en la brita armeo malaltiĝis la batalkapablo kaj ne sufiĉas ekipaĵoj. Laŭ la brita blanklibro pri nacidefendo, la brita armeo havas la kapablon, samtempe okazigi maksimume du mezajn kaj unu malgrandan militagojn. Post la enoficiĝo de Tony Blair kiel la ĉefministro, Britio ĉiam sekvis la tutgloban strategion de Usono, kaj ofte sendis armeanojn al Irako kaj Afganio por milita ago, tial Britio portas tre pezan ŝarĝon. Britio jam ne povas sendi plu al Irako pli da armeanoj por batalo, kaj komandantoj de la britaj trupoj en Irako esperas, ke duono de la britaj trupoj retiriĝu el Irako, tuj post kiam ili redonos al Irako la sekurecan regpovon en Basra. En tia fono Tony Blair fine montris la sintenon, ke Britio ne sekvos Usonon, tio ŝajnas senpova elekto.
Malgraŭ tio, ke Tony Blair kaj Gordoon Brown ne submetiĝis al Usono rilate al la iraka problemo, tamen tio ne signifas, ke la brita registaro lanĉos sendependan politikon pri Irako, spite al la specialaj rilatoj inter Britio kaj Usono.
|