• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-18 20:46:21    
Ĉinio fortigas enoficiĝon

cri
Ĉinio havas pli ol 1,3 miliardojn da loĝantoj, estas la lando kun plej granda loĝantaro en la mondo, la tasko de solvo de enoficiĝo estas tre peniga. De la lastaj jaroj, la ĉina registaro tre atentas plivastigon de enoficiĝo kaj rigardas ĝin kiel gravan enhavon de solvo de popolvivtena problemo. Per klopodado, la ĉina senlaborula proporcio ĉiam tenas erelative malaltan nivelon. Hodiaŭ ni babilos pri la temo.

Li Muhan estas studentino de la 4-a klaso de Pekina Lingva Universitato, kvankam nun ankoraŭ ekzistas iu tempo por fino de ŝia lernado, tamen ŝi jam estas okupita por serĉi laboron. Antaŭ nelonge, ŝi sendis sian peton pri laboro sur reta stacio de enoficiĝa reta ligo de ĉinaj altlernejaj diplomitoj. Nur pasis unu semajno, ŝi ricevis respondon.

"Antaŭe, ni bezonis sur diversaj retaj stacioj de la registaro serĉi preferatan korporacion, tio rabis multan tempon. Nun, nur sur la stacio de enoficiĝa reta ligo de ĉinaj altlernejaj diplomitoj, ni povas serĉi laboron, tre oportune!"

La reta stacio de enoficiĝa reta ligo de ĉinaj altlernejaj diplomitoj estas komune organizita de ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komitato, la ĉina Ministerio pri Eduko kaj la ĉina Ministerio pri Laboro kaj Socia Garantio. La establigo de la reta stacio celas pluapaŝe malintensigi enoficiĝan premon de diplomitoj. En la lastaj 90-aj jaroj de la lasta jarcento, ĉinaj altlernejoj plivastigis varbon de lernantoj, pro la rimedo pli da junuloj ĝuis altnivelan edukon, sed samtempe la enoficiĝa premo grandiĝis. En la kuranta jaro, la nombro de altlernejaj diplomitoj atingos 4,9 milionojn, pli multe je 700 mil ol en 2006, en la venonta jaro, la nombro superos 5 milionojn.

Yin Jiankun, oficisto de la ĉina Ministerio pri Laboro kaj Socia Garantio, konigis, ke Ĉinio jam alprenis serion da rimedoj por krei kondiĉon al enoficiĝo de diplomitoj.

"Ekzemple, antaŭ fino de lernado de studentoj, lernejoj rekomendas laborojn al ili, publikaj enoficigaj servaj establaĵoj instalis servan fenestron al diplomitoj, liveras specialan servadon, koncernaj fakoj okazigis specialan kunvenon por laboro, konformantan al studentoj. Ĉar diplomitoj ne havas laboran sperton, tial ilia enoficiĝo estas malfacila. Kontraŭ ĉi tiu stato, koncerna fako ankaŭ plenumis sistemon de praktikado, en iuj entreprenoj fondiĝis praktika bazo, per la maniero de lernado ĉe majstro, studentoj akiris laboran sperton kaj pliigis enoficiĝan kapablon."