• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-19 07:40:51    
Donaco de Tempo

CRI
Antaǔ la aĝo de 30 jaroj, en ĉiu jarfino, mi kolektadis ĉarmajn kajerojn por novjara notado. Sed tiu hobio ne sekvis min en la aĝon de 30 jaroj. Nun mi opinias, ke tia kolektado estas naiva, tial ricevinte belan kajeron mi rapide donacas ĝin al iu. Tamen mi ankoraǔ tre amas la 1-an tagon de ĉiu jaro. Neŝanĝebleco de la 1-a tago de januaro regas ĉie tra la tuta mondo. Eble ĉiu sur la tero sentas, ke la komenca diurno de ĉiu jaro estas senkompata kaj aliflanke sentimentala.

Plaĉas fakte ne la cifero "unu": 01-01; sed la momento kiu flugas el la 31-a tago de decembro en la 1-an de januaro. Palpebruma daǔro inter la malnova jaro kaj la nova.

Multaj homoj suferas jarfinan nervozon: Kia la stato de la laborado en ĉi tiu jaro? Kiel plenumiĝis la plano? Kian sukceson la knabino (aǔ knabo) gajnis en la lernado? Kian kontentecon li mem havas pri si? Kian juĝon oni donas?... Ne multaj estas kontentaj pri respondoj rilate al la tempo. Oni cerbumas pri 10 aferoj, sed oni povas bone fari nur 2 el ili. Fine venas la momento de jara alterno, kaj piedpremiĝas malagrablo, melankolio, malfeliĉo, eraro, tristo kaj kolero, kaj multon promesas la nova tempo aperanta en futureca fizionomio.

Paŝo post paŝo, aŭ lante aŭ rapide, alvenas la fino de alia jaro. Vi bonvenigas bonajn aferojn, tamen portas duoble pli grandan forton altruditan de aĉaj aferoj. Nu, venu do venu! Deiĝas la lasta peco de ŝirfolia kalendaro kaj aperas nova bloko da kalendaro en via ĉambro. Unu alian, sekvas seninterrompe la jarringoj de la tempo. Kaj vi pli kaj pli aĝas. La pliaĝiĝo tamen ne deprimas vin. Kiom ajn vi oldiĝos, eterne reridos la 1-a tago de januaro.

La ĉarman momenton de la 31-a de decembro ĝis la 1-a de januaro antaǔ 2 jaroj mi pasigis en Puji*, kune kun bonaj amikoj. Nokto profunda, hotelo luksa, ekzotiko en la Hindia Oceano. Ridetoj de nekonatoj, kies manoj viglis por eksplodigo de petardoj. Ho, intimas same la sonoj de petardoj, ĉie tra la mondo! Dolĉas same la rideta mieno sur fremdaj vizaĝoj! Kiom superbe en renkonto al la 1-a de januaro! Kiam mi reaprecu kaj denove spertu tion? Dirite facile, farote jarmile! El la intimaj tiu patriniĝis, alia fariĝis ĉefredaktorino. Bonvenige al la nova jaro, ĉiu povas nur sialoke kolektiĝi al bankedo aǔ festeno. Probable bonaĵo destinite raras.

Ĝenerale dirite, la plej grandaj malamikoj estas afekcio kaj tempo, tiom pli ĉi lasta, ĉar oni eble povas venki malsanon tamen neniel la tempon, kiu do mem fariĝas donaco. Tiom mistera la kosmo, ke ĝi ĉiam vidigas finon kaj eterne havas komencon. La 1-a de januaro ĉiam estas nova por malsame aĝantaj homoj, ankaǔ por tiuj, kiuj vivas en diferenca medio. Ĉi tio do estas donaco de la tempo.

Antaǔ kelkaj tagoj mi televidis teatraĵon de Korea Respubliko. Multe travivinta virino diris al baldaǔ edzinigota filino: "En la vivo plej gravas ne mono kaj famo, sed tio, ke oni havu pozitivan penson." La tempo estas bona. Kiom ĝi forprenas de vi, tiom ĝi redonas al vi. Mi ne veos plu pro perdiĝo de la juneco. Mi konvinkiĝas, ke avido ĉiam nocas.

(Nan Ni)

*Puji: Tajlanda havenurbo sur la insulo Phuket.