• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-24 18:38:24    
Qiao Yufang, estrino de vilaĝo Bayantuohai, kaj ŝiaj paŝtistoj

cri

En la letero, Qiao Yufang ankaŭ esprimis sian fortan kunlaboran volon kaj entajpis siajn leterkestan adreson kaj telefonan numeron, poste ŝi batis musan sagpinton, nur pasis kelkaj sekundoj, en la komputilo aperis la vortoj "letero jam estis sukcese sendita." Sciinte la sendon, Qiao Yufang estis ĝojega, ŝi pensis, ke vidinte la ret-leteron, la Grupo Donglaishun eble kontaktiĝos kun ŝi kaj aĉetos bovaĵon kaj ŝafaĵon de la vilaĝo; se tiel, la vendada problemo de paŝtistoj povos esti solvata.

Tiel, en la postaj 2 tagoj, se estis libera, Qiao Yufang ekzamenis sian leterkeston. Kiam sonis telefono, ŝia koro tuj saltis.

"Mi estas tre maltrankvila, ne havas certecon."

Tagmeze de la 3-a tago post la sendo de la ret-letero, urĝe sonas telefono, Qiao Yufang rapide kuras al la telefono, prenas aŭdilon, iu fora kaj klara voĉo venas "Saluton! Mi estas Zhou Yueming de pekina Grupo Donglaishun." Ĝuste en ĉi tiu tempo, Qiao Yufang ekscite ne sciis kion ŝi devas diri, nur sinsekve diris "Oh, Oh..."

Sinjoro Zhou Yueming, kiu al telefonis, estas vicĝenerala direktoro de Grupo Donglaishun, respondecas pri vendado kaj aĉetado. Grupo Donglaishun ĉiam alprenas la specon de ŝafo kun mallonga vosto de la regiono de Interna Mongolio, kvankam la kvalito estas bona, tamen gusto kaj postulo de klientoj senĉese ŝanĝiĝas, tiel unu speco ne povas kontentigi postulon de la merkato. En la lastaj jaroj, Zhou Yueming ĉiam serĉis novan specon:

"Ni sciis, ke en la vilaĝo de Qiao Yufang, ili enkondukis sud-afrikan ŝafan specon Dorper-Ŝafon. Antaŭe, mi aŭdis pri la speco, sed neniam vidis. Kaj ili ankaŭ faris hibridigon al Dorper-Ŝafo, la hibrida speco estas nova por ni."

En la telefonado, Zhou Yueming sciigis al Qiao Yufang, ke ili interesiĝas pri ŝafaĵoj de la vilaĝo, kaj post kelkaj tagoj venos al la vilaĝo por esploro. Aŭdinte la informon, Qiao Yufang gaje diris al Zhou Yueming, "Sinjoro Zhou, ni atendas vin!"

1 2 3 4 5