• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-01-25 15:35:15    
Hu Jiebao administranto konstruanta faman kulturan urbeton (foto)

cri

La urbeto Songzhuang de la kvartalo Tongzhou, orienta Pekino, estis malfama urbeto. Tamen depost servo de Hu Jiebao kiel administranto en 2004, "ĉina urbeto Songzhuang" tago post tago fariĝas kultura marko kaj la urbeto sin turnas al fama kultura urbeto en la tuta lando kaj eĉ en la mondo.

Farante intervjuon en la vilaĝo Xiaobao de la urbeto Songzhuang, raportisto estas absorbita de nomkarto de Hu Jiebao. La nomkarto estas eleganta kaj plena de arta etoso. Hu Jiebao eksplikis, ke projekto de la nomkarto estas publike kolektita tra la tuta lando. Kial oni mobilizu la amason por fari projekton de nomkarto por iu urbetestro? La intervjuo komenciĝis per tia temo.

"En la estonteco ni konstruos la kvartalon reprezenta kvartalo de la ĉina nuntempa arto kaj tiam aperos regiona arta marko, t.e. koncepto de ĉina urbeto Songzhuang. Ekzemple areo Soho en Usono, ĝi estas pronomo de la usona nuntempa arto. Laŭ mi, necesas propagandi pensmanieron, t.e la urbeto Songzhuang apartenas al Ĉinio kaj en la estonteco, al la mondo. Per dujara klopodado, la marko pri la urbeto Songzhuang estas agnoskata de la mondo."

Nun la urbeto Songzhuang estas konata urbeto de pentristoj. La loko estas malproksima de urbcentro, tial prezo por tieaj domoj estas malalta. En la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, kelkaj pentristoj, kiuj strebas al sonĝo en Pekino, sub vivpremo, sinsekve luis kamparanajn domojn por fari kreadon. Tieaj kvieto kaj libereco plaĉas al pentristoj. Tago post tago tie kolektiĝas pli kaj pli multaj pentristoj. Komence de la jaro 2004, Hu Jiebao servis kiel administranto kaj faris enketon, tiam loĝis en la urbeto Songzhuang, pli ol 300 artistoj.

Dank' al la donitaĵo, alvenas al Hu Jiebao ideo konstrui faman kulturan urbeton. Hu Jiebao diris al la raportisto, ke antaŭ kelkaj jaroj, li legis du artikolojn. Iu artikolo konigas turnon de forlasita fabrika regiono en usona aerosoho al monde fama ĝardeno de nuntempa kulturo. La alia artikolo faras analizon pri stato de la monda kultura afero. Giganta kontribuo de la kultura afero en Usono kaj Japanio skuas Hu Jiebao. La du artikoloj donis profundan impreson al Hu Jiebao. Li diris:

"Fakte la du artikoloj estas teoria preparo por la ideo konstrui la faman kulturan urbeton. Disvolviĝo de la kultura afero en la estonteco estos neevitebla. Tial mi firmigas konfidon, t.e. iun tagon se tie kolektiĝos plena arta riĉfonto, do ĝi povos formi artan urbeton."

Kun la ideo, Hu Jiebao tuj agis kaj antaŭenpuŝis disvolvi la kulturan aferon en la urbeto Songzhuang. Sub lia gvidado, en 2005, fondiĝis komisiono akceli arton en la urbeto Songzhuang kaj tio estas senprecedenca en ĉinaj dek miloj da urbetoj kaj vilaĝoj.