• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-07 08:49:20    
Ludo kun neĝo en Xinjiang vintre

cri
Dum la unuafoja neĝado de la jaro 2007, la ĉefurbo de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono Urumĉio, dronis en neĝo profunda je 32 centimetroj, kaj ĉie vidiĝis arĝenteskaj pejzaĝoj. Por plene utiligi tiujn natur-dotitajn profitfontojn de neĝo kaj glacio kaj krei neĝ-glacian turisman markon, la urbo Urumĉio okazigis Neĝ-glacian Festivalon de Silka Vojo. Ni vidis, ke tenante kolorajn flagojn enmane, skiantaj sportistoj flugas laŭ la skiaj kanaloj, kaj iliaj buntkoloraj uniformoj faris la tutan skiejon impona kaj spektakla. Urbestro de Urumĉio s-ro Naiyimu Yasen esprimis varman bonvenigon al diverslokaj partoprenantoj de la festivalo. Li diris:

"En ĉifoja Neĝ-glacia Festivalo, niaj unuaklasaj turismaj produktoj kaj unuaklasa akcepta servo donos la belan rememoron al la vastaj amasoj de turistoj, kaj manifestos al la tuta lando kaj la tuta mondo la ĉarman figuron de harmonia kaj prospera Xinjiang."

La longa vintro liveras al la urbo Urumĉio riĉajn profitfontojn de neĝ-glacia turismo, kaj multaj homoj elektas la frostan vintron por vojaĝi eksteren kaj spiri la freŝan aeron en la skiejo. La novjara tago de 2007 kaj Kurban-festo, tradicia moslema festo, ĉijare koincidas en la dato, pro tio plimultiĝis la feriaj tagoj por naciminoritataj loĝantoj de Xinjiang, sekve la nombro de vizitantoj de diversaj skiejoj de la urbo Urumĉio pliiĝis 4- ĝis 5-oble. Fraŭlino Xu Xia, oficistino de Golfa Lampluma Skiejo de la monto Xuelian ĝoje diris:

"Ĉe la sojlo de la nova jaro, nia skiejo renkontis novan viglecon. En Kurban-festo ni akceptis 3 mil turistojn, kiuj plenigis per si la parkejojn kaj ĉiujn 8 ski-kanalojn. Ankaŭ en la novjara tago, ni akceptis 3 mil vizitantojn."

En Parko de Ruĝa Monto de la urbo Urumĉio, videblas giganta glacia skulptaĵo de Tian'anmen-pordegturo de Pekino, alta je 6 metroj kaj larĝa je 10 metroj. Dum la Neĝ-glacia Festivalo inaŭguriĝis ankaŭ grandtipa ekspozicio de palacaj lanternoj kaj tiu de glaciaj skulptaĵoj. Pli ol 160 neĝ-glaciaj skulptaĵoj temantaj pri karakterizaj moroj, historio kaj kulturo de Xinjiang, aldonas brilan nuancon al Neĝ-glacia Festivalo de la urbo.