• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-09 16:16:48    
Ĉinaj novjaraj dramoj (foto)

cri

Printempa Festo estas plej solena festo de ĉinoj kaj filmo, dramo kaj tradicia opero estas tri programoj de ilia kutimo por pasigi kulturan novjaron laŭ luna kalendaro. Kvankam restas kelkaj tagoj al ĉijara Printempa Festo, la 18-a de februaro, tamen en ĉinaj grandaj urboj, kiaj Pekino kaj Ŝanhajo, ardas novjaraj dramoj. Tiuj dramoj leĝeraj kaj vivoplenaj ofte kaŭzas torenton da ridoj meze de spektantoj.

Karaj retlegantoj, Mahua estas fritita pastotordaĵo. La dramo surscenejiĝis en iu pekina teatro. Tia manĝaĵo plaĉas al ĉinoj. Tamen la dramo havas neniajn rilatojn kun la fritaĵo kaj nur elektas ĝian bonvenecon. La dramo fikcias rakonton okazintan en la ĉina urbo Ŝanhajo en la 40-aj jaroj de la pasinta jarcento kaj altiras al si diversajn modajn amuzajn faktorojn en la nuna socio. Laŭ diro de reĝisoro Zhou Dayong, la dramo celas ridigi spektantojn. Zhou Dayong diris:

"La dramo havas puran celon, t.e. klopodi per ĉia rimedo por ridigi spektantojn dum la tuta prezento. En la dramo, modaj faktoroj, amuzaj temoj kaj atentataj problemoj de popolanoj estas tuŝataj, kompreneble spektantoj havas respondon pri tio. Laŭ mi, la dramo faras resumadon al aferoj okazintaj en la pasintaj jaroj, tial ĝi estas vaste bonvenigata."

Fakte la dramo "Mahua" nur estas unu el novjaraj dramoj en la pekina novjara drama merkato. Ankaŭ aliaj dramoj estas bonvenigataj de spektantoj, ekzemple dramo "Urbo Plena de Piramidoj", per magio, priparolas rakonton inter ekspedicia persono kaj virino de antikva Egiptio antaŭ kelkmil jaroj; dramo "Enamiĝo al Mia Antaŭa Edzino" manifestas rakonton de eksgeedzoj per humura dirmaniero kaj leĝera kaj natura prezento.

Simile al Pekino, en ĉina metropolo Ŝanhajo, sinsekve surscenejiĝas novjaraj dramoj. Dramo "Mia Amikino Nomiĝas Ruhua", kiu estas publikigita de Ŝanhaja Drama Centro, priparolas rakonton pri tio, ke iu junulo volas trovi sian amon per interreto, tamen rezultigas serion da aferoj, pri kiuj oni povas nek plori nek ridi. La Ŝanhaja Drama Centro ankaŭ publikigis dramon "Romance in D", kiu estas adaptita laŭ verko de usona verkisto James Sherman. Tio ankaŭ priparolas romantikan amrakonton: homoj de du familioj sin turnas de nekonataj najbaroj al bonaj amikoj, tiel komenciĝas antikva vivvojaĝo. Cetere ankaŭ publikiĝas dramoj "Marŝo de Unua Amo", "Amatoj" kaj tiel plu kaj spektantoj nature sentas profundan emocion laŭ tiuj dramonomoj.