• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-14 15:30:36    
Neĝ-glacia Festivalo de Silka Vojo en Xinjiang

cri
Por ke alilokaj turistoj povu plene ĝui la neĝ-glaciajn pejzaĝojn de Xinjiang en mallonga tempo, la urbo Urumĉio speciale aranĝis 5 karakterizajn itinerojn, kiuj atingas Kash, Ĉielan Lagon, Tulufan kaj aliajn famajn vizitindejojn. Oficisto de Xinjiang-a Turisma Buroo s-ro Chi Chongqing opinias, ke la lokaj naciminoritataj folkloroj kaj moroj forte impulsis la vintran turismon de Xinjiang. Li diris:

"La vintraj turismaj profitfontoj de Xinjiang estas bonegaj. En la pasinteco, nia propagando substrekis la tri-monatan turismon en julio, aŭgusto kaj septembro, tio mis-kondukis alilokajn turistojn. Fakte ĉiu sezono de Xinjiang taŭgas al turismo. Ni devas kombini la naciminoritatajn folklorojn kaj la Silkan Vojon en unu tuton, kaj ni certe akiros grandan sukceson en turisma afero."

Laŭ informo, de vintro de la jaro 2002, kiam la urbo Urumĉio okazigis la 1-an Neĝ-glacian Festivalon de Silka Vojo, la turismaj produktoj el neĝ-glaciaj pejzaĝoj kaj naciminoritataj folkloroj kaj moroj de Xinjiang jam estas konataj de en- kaj ekster-landaj turistoj. Vintra skiado en la urbo Urumĉio jam fariĝis unu el la plej furoraj turismaj programoj. S-ino Guo Chen el la provinco Henan, centra Ĉinio, diris, ke por aprecado de neĝo vintre en Urumĉio necesas nur triono de elspezo en la somera vojaĝo, tio estas vere inda. Ŝi diris:

"Mi laboras en Zhongzhou-a Internacia Turisma Servo de Henan-provinco. Ni aranĝis la itineron pri Xinjiang, rezulte vigliĝas la merkato kaj plimultiĝas turistoj. Ili opinias, ke Xinjiang estas inda je la vojaĝo. Krom skii, en Xinjiang oni povas apreci multajn naturajn vidindaĵojn, kiuj havas sian apartan superecon."

Laŭ statistiko, nuntempe en Xinjiang troviĝas 30 skiejoj grandaj kaj malgrandaj, kaj ĉiutage ili povas akcepti 20 mil turistojn.

Estas diro, ke sen alveno al Ĉinio, oni ne povas scii la grandecon de Ĉinio; sen alveno al Urumĉio, oni ne povas scii la belecon de Xinjiang. La bildecaj pejzaĝoj de Xinjiang ne nur troviĝas en somero kun abundaj fruktoj kaj melonoj, sed ankaŭ en neĝ-glacia vintro. Neĝ-glacia Festivalo de Silka Vojo ĉiujare okazanta en la urbo Urumĉio liveras al diverslokaj turistoj enhavo-riĉajn programerojn. Ĉi tie oni povas ĝui neĝajn pejzaĝojn de la ĉina okcidenta landparto, ĝui buntajn naciminoritatajn folklorojn, percepti la imponecon de la monde fama Silka Vojo, kaj apreci ĉarmon de Urumĉio.