• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-16 07:41:00    
Sendormeco

CRI
En la pasinteco mi legis humuraĵon pri sendormeco kaj longe hahais. Temas pri tio, ke komercisto trafis grandan malgajnon en konfekcia negoco, pro kio li neniel povis endormiĝi. Ege afliktita, li vizitis kuraciston. Tiu doktoro konsilis, ke li fermu la okulojn kaj kalkulu ŝafojn, ĝis mil; se ne, ĝis dekmil, kaj tiam li certe endormiĝos. Sekvatage la komercisto revenis kaj kolere puŝis la pordon de la kliniko. "Mi kalkulis centmil bonspeciajn ŝafojn, tondis iliajn harojn, faris lanon kaj ĵerzojn, portis la lanvestojn al Aǔstralio por vendi ilin. Sed kion fine? Mi malgajnis milionon!"

Nun mi ne povas ridi, ĉar mi mem suferas de sendormeco.

Mi ne povas kompreni, kio estas denta doloro, aǔ konstipo, aǔ nasko, ĉar nenio trafis min. Restas do sensence, ke mi diru al iu kiu, apenaǔ tuŝinte kapkusenon, tuj endormiĝas, kiom la sendormeco min torturas.

Ankaǔ iu el miaj amikinoj estas turmentata de sendormeco. Ŝi priskribis, ke en frosta kaj kvieta noktomezo ŝi, tenante manplenon da dormigaj tablojdoj, hezitas, ridetas kaj tremas, ĝis la medikamento humidiĝas pro ŝvito, ankaǔ la dorso malsekas... Ve, ĉiu sendorma homo havas de neniu vidatan vundon!

Sendormeco kaǔzas neǔrastenion, aĉan humoron, deprimiĝon, psikan febliĝon, suspektemon kaj... suferanto estas kvazaǔ printempe vekiĝinta insekto kies antenoj rompiĝis en pluveta tago. Sekvas fotofobio. Ankaǔ timo al sonoj. Mi aĉetis sensonan horloĝon. Malgraǔ absoluta silento mi aǔdas susurojn de la rotacio kaj rivoluo de la terglobo en la atmosfero. Bruligu incenson! Laǔdire lavenda odoro kvietigas, nu, mi do bruligu lavendan incenson! Sekvas masaĝo, fizioterapio, joga bano en varma akvo, hipnotizo, preno de ĉina drogo, gluto de lakto kaj... kaj pli kaj pli vigle, pli kaj pli sendorme. Estas kvazaǔ tio, ke oni, promesante grandan sumon, afiŝas, kian metodon oni havas kontraǔ juko. Grati! Kaj mia rimedo kontraǔ sendormeco: Ellitiĝi!

Mi ellitiĝas, se kuŝa pozo kaǔzas sendormecon; mi faras fizikan laboron, kiam la sendormeco obstinas. Ne povante endormiĝi, mi legas libron, desegnas bildon, aŭskultas muzikon (mallaǔte), lavas veston, ŝvabras plankon... mi gajnas la tempon, kiam la tutlanda popolo dormas.

Dank' al la sendormeco, mi spektis sekrete amoradon de katino de najbaro; observis floriĝon de purpura irido en 3 sekundoj, la tutan procezon de cikada ŝel-demeto...

Antaǔ duona jaro mia amiko, informite pri mia sendormeco, riproĉis: "Kial vi ne telefonis al mi?" Sed ĉu decas telefoni je la 24-a aǔ 1-a? Aliflanke tiu demando ekscitis min.

Nu, telefonu! Tago post tago. En ĉiu nokto, de kiam semaforaj lampoj prilumas ĉiujn stratojn ĝis aǔroro kisas mian fenestron. Mia amiko estas bona aǔskultanto. Cetere li havas multe da rakontoj kaj humuraĵoj. Frumatene, lasinte la aǔdilon, mi min kovris, sed li, post malvarma duŝo kaj simpla matenmanĝo, iris al laboro kun vigla spirito.

Sekureco malstreĉas vin kaj mense kaj fizike, ĉar vi scias, ke en iu ajn tempo iu vin atendas.

Sendormeco malliberigas, tamen ĝi estas neniom terura, se vi ne sentas solecon.

Sendormeco kapitulacas.

(Qian Haiyan)