• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-26 17:29:40    
Malferma Ĉinio bonvenigas malferman 2008

cri

Marte en Pekino okazos la 5-a sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio kaj la 5-a sesio de la 10-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Tio ne nur estas grava politika evento de Ĉinio, sed ankaŭ estas fokuso por diverslandaj amaskomunikiloj. Antaŭ okazigo de tiuj du gravaj sesioj, nia raportistino intervjuis s-inon Patricia Castro Obando, ĵurnaliston de perua ĵurnalo "Komerco".

Kiel unu el la plej grandaj ĵurnaloj de Peruo, la ĵurnalo "Komerco" havanta jam 170-jaran historion, ĉiam donas apartan atenton al la du sesioj de Ĉinio. Ĉijare, ĵurnalisto Patricia Castro Obando unuafoje rekte partoprenos en raportado de la du sesioj.

"Ĉifoje, mi unuafoje rekte partoprenos en raportado de la du sesioj de Ĉinio. Mi raportos la inaŭguron, procezon kaj fermiĝon de la du sesioj. En la pasinta jaro, la ĉina registaro elmetis la teorion de konstruado de harmonia socialisma socio, do mi tre atentas kiel Ĉinio konstruos harmonian socialismon."

Kvankam ĉijare Patricia unuafoje rekte partoprenos en raportado de la du sesioj de Ĉinio, tamen fakte ŝi havas pli ol dek-jaran sperton kiel ĵurnalisto. Antaŭ kvar jaroj ŝi venis al Ĉinio. Ŝi diris, ke Ĉinio estas granda agrikultura lando, la rimedoj prenitaj de Ĉinio por solvi la problemojn de kamparo kaj kamparnoj estas lernindaj de Peruo, do dum tiuj jaroj, ŝi tre atentis la konstruadon de nova kamparo de Ĉinio.

"Konstruado de harmonia socio ne povas apartigi sin de la konstruado en la kamparo, pasintjare unu el ĉefaj temoj de la laboro de la ĉina registaro estis problemo pri kamparo kaj kamparanoj. Ni rimarkis, ke la ĉina registaro plifortigis liveradon de servo al la kampara regiono, ekzemple praktiki higienan kuracan asekuran sistemon, liveri edukan kaj enlaborigan ŝancon, ktp. Solvi la enlaborigan problemon estas precipe grave. Ĉar en nekulturebla regiono, la vivo de kamparanoj estas tre malfacila, sed helpo de la registaro povas solvi tiun malfacilon. Tio ankaŭ estas referencinda de Peruo, ĉar multaj latinamerikaj landoj frontas al similaj kamparaj problemoj."

Ĉiuj raportistoj scias, ke ĉiujare dum la du sesioj, ĉina ĉefministro okazigas gazetaran konferencon por ĉinaj kaj eksterlandaj raportistoj. Multaj raportistoj iam supozis fari demandon al ĉina ĉefministro en la gazetara konferenco, ankaŭ Patricia. Ŝi diris, ke se ŝi havos ŝancon, ŝi do demandos pri la kamparana problemo.

"Se mi havos ŝancon demandi al ĉefministro Wen Jiabao, mi do demandos, kiujn rimedojn la ĉina registaro prenos por solvi la translokiĝon de kampara laborforto. Nun amaso da kamparanoj eniris en grandajn urbojn por serĉi laboron, do formiĝis kamparanaj transloĝantoj. Ili antaŭe laboris en la kamparo kaj nun sin dediĉas al konstruado, servado kaj aliaj fakoj en la urboj, tio vekis serion da sociaj problemoj. Ni tre atentas kiel la ĉina registaro solvos tiujn problemojn."

En la lastaj jaroj, la ĉina registaro ne nur plifortigis subtenadon al konstruado de kamparo, sed ankaŭ pligrandigis travideblecon de raportado pri konstruado de kamparo. En la pasinta septembro, organizite de la novaĵa departemento de ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj kaj oficejo pri eksteraj aferoj de la provinco Guizhou, 16 raportistoj el Usono, Rusio, Japanio, Peruo kaj aliaj landoj veturis al la provinco Guizhou en sudokcidenta Ĉinio por fari intervjuon. S-ino Patricia Castro Obando ĝuste estas unu el ili.

"Tie ni persone spertis konstruadon de ĉina socialisma socio. Ni loĝis kaj manĝis kune kun lokaj kamparanoj, vizitis distancan edukan klaŝĉambron, esperan elementan lernejon kaj kamparan kuracan stacion. Mi unuafoje konis, ke mingaso estas fermentita el homa kaj bruta ekskremento. Mi vidis, ke tia malmultkosta kaj simpla biologia energio ne nur plibonigas la kamparan medion, sed ankaŭ liveras bonkvalitan organikan sterkon al rizkampo. Ĉinio prenas evoluigan strategion konforman al lokaj kondiĉoj en la konstruado de harmonia kamparo. Ekzemple plejparto de la kamparo de Guizhou troviĝas en montregiono, tre malmultas kulturataj agroj, do la plantado de tiu loko estas malriĉa. Tamen tie kunloĝas multaj miao-naciecanoj, abundas turismaj profitfontoj, do la loka registaro forte evoluigas naciminoritatan ĉarman turismon, tio ankaŭ estas konstruado de harmonia socio."

La fruktoj akiritaj el konstruado de nova kamparo de Ĉinio estas pli kaj pli atentataj de la mondo. Samtempe la homoj rimarkis, ke ĉu la kamparo, ĉu la tuta lando, bonvenigas atentan rigardon de la tuta mondo per malferma sinteno. Ekde la 1-a de januaro, "Regularo pri intervjuo de fremdlandaj raportistoj en Ĉinio dum Pekinaj Olimpikoj kaj ĝia preparado" oficiale ekfunkciis, la enhavo pri tio, ke fremdlandaj raportistoj ne bezonas akcepton kaj akompanon de ĉinaj institucioj en intervjuado en Ĉinio, fremdlandaj raportistoj ne devas peti permeson de loka departemento pri eksteraj aferoj sed povas fari intervjuon en Ĉinio nur kun konsento de intervjuataj institucioj kaj personoj, favoros fremdlandajn raportistojn same kiel Patricia, kiu laboras en Ĉinio.

"Mi opinias, ke tio estas granda progreso de malfermeco de Ĉinio kaj ankaŭ granda paŝo de la ĉina registaro en traktado de raportado de fremdlandaj raportistoj. Antaŭe ni devis peti multajn licencojn al koncernaj departementoj antaŭ intervjuado en Ĉinio, kaj tio ofte forrabis longan tempon. Imagu, ni ricevis intervjuan licencon post 4 kaj 5 tagoj de okazo de iu novaĵa evento, tiam nia raportado jam perdis efikecon kaj altirecon. Tio estis la plej granda malfacilo de nia laboro en Ĉinio. Ĉijare, mi faros koncernan procedon por intervjuo en la Olimpikoj de 2008 kaj partoprenos en la Olimpikoj de 2008 kiel ĵurnalisto. Mi kredas, ke praktiko de la menciita regularo liveros grandan facilon al nia laboro en la Olimpikoj kaj mi, kune kun miaj kolegoj, varme atendas okazigon de la Pekinaj Olimpikoj en 2008."

La Pekinaj Olimpikoj en 2008 estas granda evento atentata de ĉiuj ĉinoj, kaj ankaŭ sporta soleno de la tuta mondo. Pekina urbestro Wang Qishan diris en la registara labora raporto en 2006, ke 2007 estas decida jaro de preparado de la Olimpikoj. Ankaŭ internaciaj amaskomunikiloj sinsekve fokusos en la Pekinaj Olimpikoj. S-ino Patricia diris,

"Mi rimarkis, ke Pekino multe ŝanĝiĝis, ĝi pli kaj pli belas, unuflanke pro konstruado de olimpikaj stadionoj, aliflanke pro spirita aspekto de la civitanoj. Pekinanoj entuziasme atendas la Olimpikojn kaj aktive preparas por ĝi. Mi iam intervjuis taksian ŝoforon. Li diris, ke li kaj aliaj jam akceptis trejnadon en la angla lingvo kaj scipovas simplan dialogon. Tio manifestas ilian atenton al la Olimpikoj de 2008. La ĉina registaro, precipe la pekina registaro faris multe da laboroj。En 2008, Pekino fariĝos fokuso de la mondo, ĉiuj rigardoj fokusos en ĝi kaj atentos ĝian agon."

En la hejmo de Patricia, nia raportistino vidis poŝtkarton de Fuwa, zorgeme metita sur evidenta loko de la tablo. Patricia diris, ke ŝi atendas partoprenon en raportado pri la Olimpikoj de 2008 kaj plie atendas vidi neordinarajn ĉinajn Olimpikojn.

"Reĝisoro Zhang Yimou estas granda reĝisoro. Li ne nur havas sentimenton de ĉinoj, sed ankaŭ konas kiel konduki fremdlandanojn koni tiun sentimenton. Mi tre deziras vidi ĉinan elementon en la inaŭguro de la Pekinaj Olimpikoj kaj la karakterizon de Pekino. Mi kredas, ke la inaŭguro estos plej sukcesa en la historio de Olimpikoj. Mi fidas, ke Ĉinio povos montri miraklan inaŭguron al la tutmonda popolo."

Antaŭ veno de 2008, ĉiuj kiuj laboras kaj loĝas en Ĉinio spertas ŝanĝon de la urboj kaj la lando. Same kiel bela celo, Olimpikoj koncentras homojn el diversaj naciecoj, malsamaj landoj kaj diferencaj profesioj por kune bonvenigi tiun momenton. S-ino Patricia diris, ke bonvenigi la Olimpikojn de 2008 kiel ĵurnalisto estos neforgesebla memoro en ŝia laborvivo.

"Mi loĝas kaj laboras en Ĉinio je kvar jaroj kaj spertis disvolvon kaj ŝanĝon de Ĉinio. Atendo kaj varmeco de la ĉina popolo al la Olimpikoj pleje kortuŝis min, do mi deziras, ke la ĉinaj registaro kaj popolo sukcese okazigos la Olimpikojn de 2008."