Li Shancai kultivas akvomelonojn. Liaj akvomelonoj, dolĉaj kaj grandaj, tial tre okulfrapaj. Kaj ĝuste pro la grandeco kaj dolĉeco liaj akvomelonoj estas ofte ŝtelataj. Tamen ŝtelis ne adoltoj, sed petolaj knaboj. Buba bando, estrata de Fera Ovo.
Li Shancai povas nur esti propra gardisto. Sed en plejpartaj okazoj la gardado tute malsukcesas. Jen tie, akvomelono mem moviĝas! Ne, sed ies ronda kapo! Li hurlas kaj muĝas, por forpelo. Ja ja, sin forrulas la ronda kapo. Li sin returnas. Sur la alia flanko, jen kelkaj knaboj forkuras, tenante grandan akvomelonon!
Lin doloras la kapo. Li iras fari denuncon al iliaj gepatroj. Sed riproĉite de la gepatroj, tiuj buboj ankoraǔ pli kruelas kontraǔ lia akvomelona kampo, kaj lia kapo ankoraǔ pli forte doloras lin.
Senpova, Li Shancai rondigas la okulojn. Li alkondukas sian hundon. Tamen la hundo tre amikas al la knaboj, tial ĝi, kiam la buboj alvenas, bonvenigas ilin de malproksime per svingado de la vosto, anstataǔ alarme boji. Kontraǔ tio ege kolera, Li Shancai ekbatas la dogon, kaj ĝi jelpas triste.
"Kian kapablon vi havas, oĉjo Li!" indigne krias la knaboj. "Vi povas nur bati la bonan hundon!"
"La hundaĉo estas mia! Mi do povas fari ion ajn kontraǔ ĝi!" Kaj li pli forte batas la beston.
Kaj ili pli energie kaj senskrupule ŝtelas liajn akvomelonojn.
Li ne kuraĝas puni plu la hundon. Li nur sakras. Maĉante frukton, en malproksima angulo, la buboj jen manklakas jen hahaas.
Foje Li Shancai trovis, ke tiuj petoluloj portas liajn akvomelonojn en la vilaĝon. Li do tre miris. "Iliaj gepatroj mortigos ilin, se ili portos miajn akvomelonojn hejmen" li pensis. "Certe do ne hejmen. Sed kien?" Kaj li ekspuris.
Ili eniĝis kabanon, kadukan kaj solecan. Kaj li rapide kuris ĝis ĝia pordo.
"Tria Anjo, onklo Shancai ordonis, ke ni portu la akvomelonojn al vi." Li Shancai tre klare aǔdis. "Anjo, oĉjo Shancai estas tre okupita. Li ne povas mem veni. Sed post kelkaj tagoj li venos vin viziti kun dolĉa akvomelono."
Sekvis jesaj murmuroj de la maljunulino. Larmoj torentis el la okuloj de Li Shancai. Li senvolece enplonĝis kaj genuĝis antaǔ la oldulino.
"Iru mem al mia kampo, kiam vi deziros akvomelonon!" li diris al la knaboj kiuj, englutinte peceton da akvomelono, knabine ruĝiĝis, ĉesis manĝi kaj rigardis sin reciproke.
"Kio?" demandis Li Shancai.
"Nenio."
"Nenio? Sed kial vi jam ne volas manĝi plu?"
Ili gratis la kapon.
"Akvomelono ne dolĉa," fine aǔdigis Fera Ovo.
La onklo laǔte ridis. Ankaǔ ili, kvazaǔ grego da simiidoj.
(Yu Xinliang)
|