La 3-an de marto, la ĉina ĵurnalo Renmin Ribao publikigis ĉefartikolon sub la titolo Akcelo al Scienca Evoluo, Kuna Konstruado de Harmonia Ĉinio, por gratuli inaŭguron de la 5-a sesio de la 10-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco.
La ĉefartikolo diras, ke inaŭguriĝo de tiu ĉi sesio naskos gravan kaj profundan influon por pluapaŝe akceli sciencan evoluon, kune konstrui harmonian socion, kaj krei novan situacion por konstrui bonhavan socion kaj socialisman aferon kun ĉina karakterizo.
Ĉeestantoj de la sesio aŭskultos kaj ekzamenos raporton pri laboro de la Konstanta Komitato kaj tiun pri proponoj, elmetitaj en la 4-a sesio. Ili ankaŭ gaste ĉeestos al la 5-a sesio de la Ĉina Tutlanda Popola Kongreso, aŭskultos kaj pridiskutos raporton pri registara laboro, projektojn de Reala Leĝo kaj Leĝo de Laŭenspeza Imposto de Entreprenoj, kaj raportojn pri laboroj de la Plej Supera Popola Juĝejo kaj la Plej Supera Popola Prokurorejo.
|