La 5-an de marto en Pekino, inaŭguriĝos la jara regula sesio de Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio--- ĉina plej supera organo de la ŝtata povo. Nun 2 943 reprezentantoj jam sin anoncis kaj dum 11-duona-taga sesio, ili ekzamenos du projektojn "Reala Leĝo" kaj "Leĝo pri Laŭ-Enspeza Imposto por Entreprenoj". Pri tio raportisto informiĝis el prepara kunveno de la sesio en la 4-a de marto. Krom menciitaj du leĝaj projektoj, en la sesio, oni ankaŭ ekzamenos raporton pri ŝtata financa stato, aŭskultos kaj ekzamenos raporton de la registara laboro kaj jarlaborraportojn de la Plej Supera Popola Juĝejo, la Plej Supera Popola Prokurorejo kaj Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso kaj faros aprobon pri menciitaj raportoj.
|