La 4-an de marto en Pekino, sinjoro Jiang Enzhu, novaĵ-proparolanto de jara regula sesio de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso, kiu inaŭguriĝos en la 5-a de marto, esprimis, ke ellaboro de"Reala Leĝo" liveras pli firman leĝan garantion por protekti interesojn de la popolo.
Jiang Enzhu diris en iu gazetara konferenco okazinta en tiu tago, ke ellaboro de la leĝo estas grava afero de konstruado de ĉina leĝa sistemo kaj ankaŭ estas grava afero, kiu koncernas al propraj interesoj de la popolo. La leĝo estas alte atentata de Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso. Dum procezo de ekzameno, Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso okazigis pli ol cent kunsidojn kaj ankaŭ funkciigis kunvenojn por argumento por rekte aŭskuti opiniojn el diversaj flankoj. Li kredas, ke per ekzameno de la sesio, projekto de la leĝo estos pli perfekta.
|