La 4-an de marto en Pekino, sinjoro Jiang Enzhu, novaĵ-proparolanto de jara regula sesio de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso esprimis, ke"Leĝo pri Laŭ-Enspeza Imposto por Entreprenoj" ne donos grandan influon al investo de entreprenoj de ekstera kapitalo en Ĉinio.
Tion li esprimis responde al demando en gazetara konferenco okazinta en tiu tago.
Li diris, ke projekto de la leĝo, kiu estas prezentata al la sesio por ekzameno, estas ellaborita post vasta enketo kaj esploro kaj plena aŭskulto de opinioj de entreprenoj de interna kaj ekstera kapitaloj, surbaze de preciza kalkulo. Tial ĝenerale ĝi ne donos grandan influon al entreprenoj de ekstera kapitalo kaj ankaŭ ne influos ilian aktivecon pri investo en Ĉinio.
|