• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-04 16:02:41    
Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio estas baza politika sistemo, kie la popolo efektivigas siajn rajtojn

cri

En la 5-a de marto en Pekino, okazos jara regula sesio de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio---la plej supera organo de la ŝtata povo kaj tio estas granda afero en politika vivo de ĉinoj. En la sesio, oni konfirmos disvolvajn celon kaj taskon de Ĉinio en la nova jaro kaj ankaŭ ekzamenos kaj aprobos leĝajn projektojn koncerne al popola vivo. Sistemo de la Tutlanda Popola Kongreso estas ĉina baza politika sistemo kaj ankaŭ estas organiza formo de ĉina regpotenco.

Konstitucio de la Ĉina Popola Respubliko tekstas: ĉiuj rajtoj de la respubliko apartenas al la popolo. La organo, kie la popolo efektivigas siajn rajtojn, estas la Tutlanda Popola Kongreso kaj diverslokaj popolaj kongresoj. Reprezentantoj, kiel konsistigaj personoj de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio---la plej supera organo de la ŝtata povo, laŭ difino de konstitucio, posedas rajtojn administri ŝtatajn aferojn, ekonomian kaj kulturan aferojn kaj sociajn aferojn. Dum okazigo de sesio de Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, preskaŭ 3 000 reprezentantoj el ĉinaj diversaj lokoj kaj diversaj profesioj kolektiĝas en Pekino kaj plenumas ŝtatan povon. Do kiel tiuj reprezentantoj plenumas rajtojn reprezentante volon de la popolo? Nun ni konigas al vi sperton de iu reprezentanto.

Sinjorino Wu Ailing el la provinco Sichuan, sudokcidenta Ĉinio, estas kuracisto kaj ŝia politika identeco estas partiano de Revolucia Komitato de ĉina partio Kuomintango kaj reprezentanto de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio. De la jaro 2003, plene konante malfacilaĵojn kaj suferon de lokaj popolanoj, ŝi prezentis proponon al la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio pri plifortigo de prevento kaj kuraco de skistosomozo kaj estas Wu Yi, ĉina vic-ĉefministro, kiu respondecas pri efektivigo de la propono. Wu Ailing konigis:

"En la lastaj jaroj, aperis recirkula tendenco de skistosomozo en la provinco Sichuan kaj aliaj lokoj kaj poste mi prezentis la proponon. Dank' al nia komuna apelacio, en la dua jaro, en nia lando, restariĝis gvida grupo por preventi kaj kuraci skistosomozon kaj vic-ĉefministro Wu Yi persone servas kiel grupestro. Politiko, kapitalo kaj programo de la registaro kliniĝas al provincoj, urboj, gubernioj kaj vilaĝoj, kie cirkulas skistosomozo. Per tiu rimedo, la malsano estas retenata."

Ĝuste pro tio, ke reprezentantoj naskiĝas post demokratia elektado kaj reprezentas popolajn rajtojn, tial diversaj problemoj, kiujn popolanoj renkontas dum laboro kaj vivo, povas esti spegulataj al koncernaj departementoj per diversnivelaj reprezentantoj. Pri tiuj problemoj, kelkaj rezultigas naskon de leĝoj aŭ reguloj kaj la aliaj estas solvataj de rimedo prenata de la registaro. Ĉio ĉi tio estas decidata de sistemo de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio. Konigante la sistemon, prezidanto de Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso Wu Bangguo diris:

"En regpotenca sistemo, Ĉinio praktikas sistemon de la Tutlanda Popola Kongreso. Popolanoj per la sistemo firme prenas en mano perspektivon kaj sorton de la ŝtato kaj la nacio. Diversnivelaj reprezentantoj havas vastan reprezentan karakterizon kaj decidas gravajn aferojn ŝtatajn kaj lokajn reprezentante la popolon. En Ĉinio, la Tutlanda Popola Kongreso unuece plenumas ŝtatan povon kaj administraj organoj, juĝaj kaj prokuroraj institucioj estas deciditaj de la Tutlanda Popola Kongreso, kaj respondecas por la kongreso kaj estas kontrolataj de ĝi.