• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-04 16:49:39    
Baldaŭ inaŭguriĝos jara regula sesio de Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio kaj reprezentantoj ekzamenos kaj voĉdonos koncernajn raportojn

cri

La 5-an de marto en Pekino, inaŭguriĝos la jara regula sesio de Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio. Nun 2 943 reprezentantoj jam sin anoncis kaj dum 11-duona-taga sesio, ili ekzamenos du projektojn rilate al "Reala Leĝo" kaj "Leĝo pri Laŭ-Enspeza Imposto por Entreprenoj".

En la 4-a en gazetara konferenco okazinta en Pekino, sinjoro Jiang Enzhu, novaĵ-proparolanto de jara regula sesio de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso diris, ke ellaboro de la leĝo estas grava afero de konstruado de ĉina leĝa sistemo kaj ankaŭ estas grava afero, kiu koncernas al propraj interesoj de la popolo. Li kredas, ke per ekzameno de la sesio, projekto de la leĝo estos pli perfekta.

Responde al demando pri ellaboro de "Leĝo pri Laŭ-Enspeza Imposto por Entreprenoj", Jiang Enzhu informis, ke en la projekto de la "Leĝo pri Laŭ-Enspeza Imposto por Entreprenoj", oni ne tute nuligas impostan favoron, sed turnas prenon de regiona favoreco kiel la ĉefa en favora principo al preno de industria favoreco kiel la ĉefa kaj regiona favoreco kiel la suplementa. Cetere por mildigi influon de tio, ke post publikigo de la leĝo, entreprenoj de ekstera kapitalo eble havos pli multe da imposto, en certa periodo de praktiko de la leĝo post aprobo, Ĉinio ankaŭ faros transiran aranĝon por malnovaj entreprenoj de ekstera kapitalo.

Krom menciitaj du leĝaj projektoj, en la sesio, oni ankaŭ ekzamenos raporton pri ŝtata financa stato, aŭskultos kaj ekzamenos raporton de la registara laboro kaj jarlaborraportojn de la Plej Supera Popola Juĝejo, la Plej Supera Popola Prokurorejo kaj Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso kaj faros aprobon pri menciitaj raportoj.