|
![](/images/spacer.gif) |
(GMT+08:00)
2007-03-04 16:59:57
|
![](/images/shim.gif) |
Proporcio de nacidefenda elspezo en financa buĝeto egalas al tiu de lastaj jaroj
cri
La 4-an de marto en Pekino, novaĵ-proparolanto de la jara regula sesio de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso sinjoro Jiang Enzhu diris, ke en la kuranta jaro la ĉina Ŝtata Konsilantaro prezentos al la sesio de la Tutlanda Popola Kongreso nacidefendan buĝeton je proksimume 350,9 miliardoj da juanoj de renminbi por la jaro 2007. La sumo okupas 7,5% de la tutlanda financa elspezo. La proporcio ĝenerale egalas al tiuj en la lastaj jaroj. La novaĵ-proparolanto emfazis, ke la ĉina nacidefenda elspezo estas relative malalta ĉu pri la absoluta sumo, ĉu pri la proporcio en la totala enlanda produktovaloro kaj financa elspezo. Li reasertis, ke Ĉinio persistas iri la vojon de paca disvolvo, persistas en sekvo de defensiva nacidefenda politiko. La ĉina nacidefendo celas protekti la sekurecon kaj unuecon de la ŝtato, garantii realigon de ĉiuflanka konstruado de bonhava socio. Ĉinio ne kapablas kaj ne intencas fari armadkonkurson kun iu ajn lando. Ĉinio ne formas minacon al iu ajn lando.
|
|
|