|
![](/images/spacer.gif) |
(GMT+08:00)
2007-03-04 17:00:59
|
Fundamente formiĝos socialisma leĝosistemo kun ĉinaj trajtoj
cri
La 4-an de marto en Pekino, novaĵ-proparolanto de la regula jara sesio de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso sinjoro Jiang Enzhu diris, ke en la jaro 2007 en Ĉinio estos ĉirkaŭ 230 validaj leĝoj kaj fundamente formiĝos socialisma leĝosistemo kun ĉinaj trajtoj. Li diris, ke ĉijare la Konstanta Komitato de la Kongreso plue fortigos ekonomian leĝdonadon, samtempe kun tio, akcentos fortigon de leĝdonado en la socia sfero, plue ekzamenos kaj diskutos sep leĝoprojektojn, kiaj kontraŭdumpinga leĝo kaj leĝo de labora kontrakto, kaj ankoraŭ planas ekzameni kaj diskuti leĝon de socia asekuro, leĝon de administra devigo kaj aliajn sume 13 leĝoprojektojn.
|
|
|