• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-05 08:51:20    
(foto)Jara regula kunveno de ĈPPIK inaǔguriĝis en Pekino

cri

Posttagmeze de la 3-a de marto en Pekino, inaǔguriĝis la 5-a Sesio de la 10-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco.

En sia raporto pri laboroj de la Konstanta Komitato, Jia Qinglin, prezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, montris, ke en 2006 la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco praktike plenumis siajn funkciojn de politika interkonsiliĝo, demokratia superrigardo kaj partopreno en politikaj aferoj, aktive antaǔenpuŝis laborojn pri kreado, disvolvis teorian studadon, plifortigis sian propran konstruadon kaj akiris novan progreson en ĉiuj laboroj.

Jia Qinglin diris, ke en la nova jaro la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco persistos kaj perfektigos la sistemon de plurpartia kunlaborado kaj politika interkonsiliĝado gvidataj de la Komunista Partio de Ĉinio, iros la vojon de socialisma politika disvolviĝado kun ĉinaj trajtoj, plene elvolvos la gravan rolon de la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco en disvolvo de la socialisma demokradia politiko kaj en konstruado de la socialisma politika civilizacio. Samtempe kun tio, la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco antaǔenpuŝos la disvolviĝon de la ekonomio kaj socio en la trakon de scienca disvolviĝo, akcelos la rapidan disvolviĝon de la nacia ekonomio. Tio estos la gravita punkto por la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco en plenumado de funkcioj kaj ludado de ĝia rolo.

Ĉinaj partiaj kaj ŝtataj gvidantoj Hu Jintao, Wu Bangguo, Wen Jiabao, Jia Qinglin, Zeng Qinghong, Wu Guanzheng, Li Changchun, Luo Gan kaj aliaj ĉeestis al la inaǔguro.

Laǔ konigo, ĉi-foja sesio daǔros 12 tagojn. La membroj de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco faros proponojn pri la politiko de reformado kaj malfermo kaj pri aliaj varmaj punktoj zorgataj de la popolanoj. Krom tio ili ankaǔ ĉeestos al la inaǔguro de la 5-a Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, kiu malfermiĝos en la 5-a de marto, kaj aǔskultos kaj pridiskutos la Raporton de Registaraj Laboroj.