La 5-an de marto, tajlanda "Azia Novaĵa Tempo" publikigis komenton titolitan "partoprenu en politiko kaj diskutu politikon por protekti rajtojn kaj interesojn de la popolo", aktive taksante solenan okazigon de la du sesioj de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso kaj la ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco.
La komento diras, ke la ĉina Tutlanda Popola Kongreso kaj la ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco ludas pli kaj pli gravan rolon en la ĉina politika vivo. Tio, ke kongresanoj rekte partoprenas en leĝdonado kaj konferencanoj partoprenas en politiko kaj diskutas politikon, grandgrade enkorpigas spiriton de mastreco de la ĉina popolo en la ŝtataj aferoj.
|