• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-05 14:59:47    
Raporto de Wen Jiabao pri registara laboro favoras popolon

cri
Antaŭtagmeze de la 5-a de marto en Pekino, inaŭguriĝis la jara regula sesio de la Tutlanda Popola Kongreso, kaj la ĉina ĉefministro Wen Jiabao, en la nomo de la centra registaro, faris raporton pri la registara laboro al proksimume 3 mil reprezentantoj de la Tutlanda Popola Kongreso. Kiel antaŭe, ĉijare la gravita punkto de la registara laboro ankoraŭ celas favori kaj riĉigi la popolon. La registaro klopodos por solvi diversajn malfacilojn de la popolo por impulsi konstruadon de harmonia socio.

La raporto de Wen Jiabao konsistas el 6 partoj, t.e. retrospektivo pri la registara laboro en la pasinta jaro, ĝenerala aranĝo de la ĉijara laboro, akcelo al bona kaj rapida disvolvado de nacia ekonomio, impulso al konstruado de la harmonia socio, profundigo de reformado kaj plivastigo de malfermo, kaj plifortigo de registaraj reformado kaj konstruado.

Kontinueco de la politikoj estas aparte elstara en la raporto. En la nova jaro, Ĉinio ne nur daŭre efektivigos stabilajn politikojn pri financo kaj valuto, sed ankaŭ pluapaŝe praktikos la laborojn aranĝitajn de la centra registaro en la pasinta jaro, ekzemple energio-ŝparon, medioprotekton, nuligon de lerno-kotizoj en la kampara deviga edukado. Krome, ĉefministro Wen Jiabao ankaŭ raportis pri solvo de la problemo pri prokrasto de salajrado al el-kamparaj laboruloj en la konstruada kampo. Antaŭ tri jaroj, la ĉina registaro promesis solvi tiun problemon en tri jaroj, kaj nun jam estas la limdato. Ĉefministro Wen Jiabao ĝoje diris:

"Ni jam fundamente solvis la problemon kaj fin-pagis al la el-kamparaj laboruloj sume 33 miliardojn da juanoj, ellaboris kaj praktikas politikojn kaj rimedojn pri protektado de iliaj laŭleĝaj rajtoj kaj interesoj."

En sia raporto, ĉefministro Wen Jiabao ankaŭ konfesis, ke la registaro ne realigis sian celon elmetitan en la komenco de la pasinta jaro pri energio-ŝparado, redukto de energio-konsumado kaj redukto de poluciaĵa ellaso. Kaj por daŭre impulsi tiun laboron, Ĉinio unuafoje difinis la premison por la ekonomio-kreskiga celo, nome sur bazo de optimumigo de strukturo, altigo de efiko, redukto de energio-konsumo kaj protektado de medio, ĉijare la antaŭdifinita kreskiga celo de la ĉina nacia produktvaloro ankoraŭ estas 8%.

El la plej gravaj novaj rimedoj ĉijare publikigitaj de la ĉina registaro, la plejparto rilatas al problemoj elmetitaj de la popolamasoj. En la kuraca kaj higiena kampo, Ĉinio ankoraŭ daŭre konstruos la fundamentan higienan sanitaran sistemon praktikatan en la kamparo kaj la urboj. La eduka kampo ankoraŭ restas la gravita punkto de la ĉina registara laboro. Garantiante al ĉiuj infanoj viziti lernejojn, la ĉina registaro nun klopodas ankaŭ por helpi al infanoj "lerni trankvile". Wen Jiabao diris:

"Ekde la ĉijara nova semestro, Ĉinio perfektigos la sistemon de ŝtataj stipendio kaj subvencio en diversaj altlernejoj kaj profesiaj lernejoj, samtempe praktikos politikojn pri ŝtata por-lernada kredito, por ke la finance malfacilaj lernantoj povu ricevi altan aŭ profesian edukadon."

Ĉefministro Wen Jiabao diris ankaŭ, ke ĉijare Ĉinio starigos la sistemon de kampara minimuma viv-garantio en la tuta lando, tio havas gravan kaj profundan signifon por akceli socian justecon kaj konstrui la harmonian socion.

En sia raporto, Wen Jiabao faris eksplikadon ankaŭ pri ekster-aferaj politikoj de Ĉinio, problemoj pri Hongkong, Aomen kaj Taiwan.