• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-05 16:07:30    
Ĉinio klopodos por mildigi nekonsekvencon de tro granda favora saldo de ekstera komerco

cri

Laŭ informo, ĉina ĉefministro Wen Jiabao esprimis farante raporton pri registara laboro en jara regula sesio de Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, kiu inaŭguriĝis en la 5-a de marto, ke Ĉinio plibonigos strukturon de importo kaj eksporto, ŝanĝos kreskan manieron de ekstera komerco kaj klopodos por mildigi nekonsekvencon de tro granda favora saldo de ekstera komerco.

Wen Jiabao diris, ke Ĉinio subtenas eksporton de produktoj kun sendependa marko kaj alta aldona valoro, pliigos importon de energio, krudaĵoj, progresintaj teknikoj kaj instalaĵoj kaj ŝlosilaj pecoj, kondukos translandajn kompaniojn turni ĉenon rilate al progresintaj produktado, esplorado kaj ekspluato al Ĉinio kaj altiros eksteran kapitalon rapide disvastiĝi al meza, okcidenta kaj nordorienta Ĉinio.

En la pasinta jaro, favora saldo de importo kaj eksporto de ĉina ekstera komerco superis 170 miliardojn da usonaj dolaroj.

Wen Jiabao esprimis ankaŭ, ke Ĉinio kondukos kaj modeligos eksteran investan kunlaboron de ĉinaj entreprenoj, bone funkciigos ekonomian kaj komercan kunlaboran regionon ekster Ĉinio kaj stabile antaŭenpuŝos konstruadon de duflanka kaj regiona liber-komercaj regionoj. Ĉinio ankaŭ altigos malferman nivelon de financo kaj plifortigos financan regadon por efike eviti kaj malintensigi financan riskon.

Li ankaŭ emfazis, ke Ĉinio prenos rimedojn en diversaj flankoj por paŝo post paŝo plibonigi neekvilibran internacian spezon.