• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-05 16:32:42    
Iom pri programero "Intelektula Tribuno"

cri

Akomodante al bezono de homoj, televida programero de Ĉina Centra Televida Stacio "Intelektula Tribuno" fariĝas atentata programero, kiu kaŭzas vastan atenton. En la programero, multaj erudiciuloj eksplikas kaj taksas ĉinan tradician klasikaĵon, ili kun profunda edukiteco kaj humura esprimmaniero, kunigas antikvan spiritan saĝecon kaj nuntempan socian vivon. Tio ne nur altiras al si grandnombrajn aŭskultantoj, sed ankaŭ kaŭzas vastan vendadon de koncernaj libroj. En libro "Kompreno al Tri Regnoj", erudiciulo Yi Zhongtian faras modernan eksplikon pri historio de la tri regnoj Wei, Shu kaj Wu. La libro enlistiĝis en la unua vico en venda libra listo en kelkaj semajnoj. En libro , sinjorino Yu Dan faras novan eksplikon pri klasikaĵo de Konfuzianismo antaŭ 2 000 jaroj kaj la libro kreas vendan rekordon, t.e. je miliono kaj 500 miloj da libroj en 40 tagoj. Yu Dan opinias, ke la publiko bezonas trovi el tradicia kulturo, varmecon kaj normigi sian konduton.. Ŝi diris:

"En la nuntempa socio, estas pli kaj pli multaj malkvieteco kaj maltrankvilo en homa koro kaj oni preferas simplecon, purecon kaj varmecon. Tial ni devas reaperigi signifon kaj valoron de klasikaĵoj. En la 21-a jarcento, plej kontentiga formo de kulturo estas diverseco, tial kiam okcidenta civilizacio profundiĝas en la koro de la popolo, ankaŭ ĉinaj klasikaĵoj vekiĝas."

Kvankam ardas anima bezono de ĉinoj pri serĉo kaj relerno de historio kaj tradicio, tamen fronte al malferma mondo kaj diverseca kultura nuna stato, oni devas teni aplomban kaj racian sintenon. Profesoro de Ĉina Interkomunika Universitato pri klasika literaturo sinjoro Yuan Qingfeng opinias, ke revekiĝo de la ĉina tradicia kulturo en la nuntempo estas enkorpiĝo de valora retakso kaj estas fenomeno certe aperanta en ĉina socia disvolviĝo. Li diris:

"Tio estas enkorpiĝo de retakso de historiaj klasikaĵoj. Fakte la retakso manifestiĝas laŭ varma vendado de koncernaj libroj, tio komenciĝis en la komenco de la ĉina reformado kaj malfermo en la fino de la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento. Mi opinias, ke tio estas seria procezo, depost la ĉinaj reformado kaj malfermo, restudo kaj rejuĝo al historio kaj servo al nuntempaj socio, politiko, ekonomio kaj reformado kaj eĉ al altigo de homa vivkondiĉo, estas kontinua movado."

La erudiciulo diris, ke en ajna epoko, oni serĉas originecon laŭ sia tradicia kulturo kaj senĉese retrospektas dum disvolviĝo. Ankaŭ samas homa vivo, nacio kaj kulturo. Senĉese retrospekti kaj ĉerpi forton por plua marŝo, sorbi kaj ordigi kapablon kaj konfidon por eminento de aliaj kulturo kaj nacio.